Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

“KIEN GXI FALIS?”

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, Pro iuj cirkonstancoj kiuj estis preter mia rego, mi resendu al vi cxi tiun mesagxon kiun mi sendis unue al homoj je mia reta servo iam en la jaro
    Message 1 of 1 , Jan 28, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      Pro iuj cirkonstancoj kiuj estis preter mia rego, mi resendu al vi cxi
      tiun mesagxon kiun mi sendis unue al homoj je mia reta servo iam en la
      jaro 2003:

      "KIEN GXI FALIS?"

      "Kaj la homo de Dio diris: Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon.
      Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis" (2
      Regxoj 6:6).

      "La profetidoj" (au la teologiaj studentoj de Elisxa) alfrontis la
      problemon de manko de loko por sia trejnado, do, ili provis trovi
      solvon al la problemo. Ili sugestis ke ili relokigxu al la rivero
      Jordan kie ili trovus multe da loko. Ili pensis ke ili povos solvi
      sian problemon proprapene. Ni ne surprizigxu ke Elisxa donis ilin al
      ilia fiero. Tamen, unu el la studentoj konstantis ilian malsagxecon
      kaj humile invitis ilian majstron sekvi ilin. Surprise, Elisxa
      konsentis sekvi ilin.

      La studentoj kun sia majstro iris al rivero Jordan prepari alian lokon
      por si. Dum ili laboris, la hakilo de unu el la studentoj falis en la
      akvon. Li povintus uzi la oportunon ripozi aux pretendi kvazau nenio
      okazis, sed li tuj kriis por helpo.

      Elisxa demandis la plej gravan demandon de la gxenita studento, "Kien
      gxi falis?" Li ne demandis de li kiel gxi falis au la kauzon de la
      problemo. Li demandis de li la precizan lokon kie la hakilo estis. Dio
      ne interesigxas pri malgrava detalo de via problemo. Lia intereso
      koncernas rekte la problemon kaj kiel gxi estos solvita.

      La blindulo Bartimeo estis kriinta por helpo al Jesuo, sed Jesuo
      sxajne diris al li, "Viro, estu preciza. Ne gxenu min per la detalo de
      via problemo. Kion precize vi volas ke mi faru por vi" (Marko 10:51).
      Kvazau li komprenis la mesagxon, li deklaris, "Rabeno mia, ke mi
      ricevu vidpovon." Kiam vi havas problemon, anstatau ol grumble,
      precize sciigu Dion pri via demando, kaj miraklo atendas cxe via
      pordo. Hxana ne havis infanojn, sxi iris al Dio kaj precize diris al
      Li pri sia problemo, sxi estis benita per Samuel (1 Samuel 1:9-20).
      Jabec kriis al Dio pri aparta problemo en sia vivo, kaj Li liberigis
      lin de la problemo (1 Kroniko 4:9-10).

      La Sankta Biblio diras, "Pri nenio tro zorgu; sed pri cxio, per pregxo
      kaj peto kun dankesprimo, viajn dezirojn sciigu al Dio" (Filipianoj
      4:6), kaj "[surjxetu] sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgxas pri
      vi" (1 Petro 5:7).

      Cxu vi engagxigas Dion en viaj cxiutagaj agadoj, aux cxu vi pensas ke
      vi povas fari sen Li? Cxu vi uzas vian problemon kiel ekskuzon ne
      servi Dion? Al kiu vi turnas vin, kiam vi havas problemon? Nur Dio
      povas helpi al vi. Alvoku Lin; Li estas preta helpi al vi. Tamen, vi
      devas esti PRECIZA. Diru al Li precize tion kion vi volas, kaj Li
      surprizos vin.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.