Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ELTENU SUFEROJN

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, ELTENU SUFEROJN Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj
    Message 1 of 1 , Nov 5, 2006
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      ELTENU SUFEROJN
      "Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj; kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis. Sed mi havas kontrau vi, ke vi forlasis vian unuan amon" (Apokalipso 2:2-4).
      Je sia mesagxo al la sep eklezioj en la Malgrandazio, Dio laudis la eklezion en Efeso pro eltenado de sufero pro Lia nomo. Tamen, la laudo estis portempa cxar la eklezio forlasis sian unuan amon.
      Multaj homoj estas kiel tiu eklezio kiuj unue eltenas suferon kaj persekutadon cxar ili estas Kristanoj sed kiuj poste, pro premoj cxe ili cedas al la sufero. Dio jam alvokis cxiun el ni en la servon de repacigo. Li subtenas Sian alvokon pr multaj promesoj kiuj certigas nin ke Li estas kun ni (Mateo 28:19-20; 1 Tesalonikanoj 5:24). Tamen, persekutadoj eble venas. "Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj¬Ö" (2 Timoteo 3:12).
      Malgrau cxi tio, ni ne devas timi ian kontraustaron au persekutadon. Kiam persekutado venas, ni devas memorike Dio scias kiel Li savos nin el tia persekutado. Apostolo Petro diris, "Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn" (1 Petro 5:10). Kiam Li faras tion, ni farigxas pli fortaj kaj pli puraj en nia kredo (vidu: 1 Petro 1:6-9; 2 Petro 2:9). Tial, staru firme en la servo al kiu Dio jam alvokis vin. Li fidas al vi, kaj Li ne trompos vian esperon.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro)


      _______________________________________

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Want to start your own business? Learn how on Yahoo! Small Business.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.