Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

LA GRANDA INVITO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA GRANDA INVITO [Jesuo Kristo] venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton
    Message 1 of 1 , Oct 29, 2006
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      LA GRANDA INVITO
      "[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13).
      Estas parabolo de edzigxa festo en Mateo 22:1-14. Iu regxo invitis kelkajn eminentulojn al edzigxa festo, sed cxi tiuj homoj rifuzis honori lian inviton ecx post kiam li persvadis ilin por veni. Tial la regxo plivastigis la inviton al ordinaraj homoj de la disirejoj de la vojoj por ke tio kion li jam provizis por la festo ne estu forjetajxo. Cxiaj homoj venis al la festo por partopreni en la malofta oportuno de festmangxado kun la regxo. Tamen, unu el ili ne surhavis la edzigxan veston. Cxi tio kolerigis la regxon kiu sendis la homon en malliberejon
      La lecionoj en cxi tiu parabolo estas: unue, la pordo de cxielo estas vaste malfermita al cxiu. Cxiu havas la oportunon akcepti Jesuon Kriston kiel onian personan Savinton kaj Sinjoron. Tamen, tiuj kiuj ne akceptas Lin kaj estas ne farigxas infanoj de Dio ne povas heredi la regnon de cxielo. Due, dum la parabolo ne temas pri la vestoj kun kiuj ni iras al la pregxejo, temas cxio pri la animo kun kiu ni iras al la domo de Dio. Estas profunde vere ke irado al la pregxejo neniam devas esti moda parado. Tamen, estas vestoj de la animo kaj de la koro kaj de la penso – la vesto de atendo, la vesto de humila pentado, la vesto de fido, la vesto de respektego.
      Cxu vi jam akceptis la inviton esti kun Jesuo en Lia Regno? Cxu vi havas Lian veston? Nur tiuj kiuj ricevas Lin povas heredi la regnon de Dio kun Li. Jen granda invito por vi hodiau. Dio benu vin!
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      _______________________________________

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      We have the perfect Group for you. Check out the handy changes to Yahoo! Groups.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.