Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

EDZINOJ KIEL PLIMALFORTAJ KUNULINOJ

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, EDZINOJ KIEL PLIMALFORTAJ KUNULINOJ Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo,
    Message 1 of 1 , Oct 22, 2006
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      EDZINOJ KIEL PLIMALFORTAJ KUNULINOJ
      "Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankau kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu" (1 Petro 3:7).
      Antau ne longe dum ni havis nian semajnan studon de la Sankta Biblio en mia mia loka eklezio pri temo bazita sur 1 Petro 3:1-7, la frazo "kiel al la plimalforta ilo" aludita al edzinoj havis novan signifon por mi: plimalfortaj sed altevaloraj, tial donante al ili ekstrajn amon kaj prizorgon. Mia penso tuj iris al iloj kiuj estas delikataj kaj la prizorgo kiun ni kutime donas al ili. Ni prizorgas cxi tiujn delikatajxojn kiel porteblajn telefonojn, porteblajn komputilojn, kaj aliajn rompigxemajn ilojn kiuj estas mondumecaj kaj multekostaj. Ni malofte malestimas ilin pro ilia malgrandeco, sed ni valorigas ilin pro iliaj funkcioj al ni. Same, edzinoj estas "plimalfortaj," delikataj kaj rompigxemaj kunulinoj en edzigxo, sed multevaloraj kiam la edzoj bone prizorgas ilin estante komplezemaj kun ili per honoro kaj kiel kunheredantoj kun la edzoj. Malestimo de edzinoj kiel negravulinoj difektos la Dio-direktitan interrilaton kiu devas esti amikema kaj felicxema. Ne mirinde, multaj edzigxoj jam disfalis nuntempe dum pliaj estas je la proskimo de separo kaj divorco.
      Kiel vi rigardas vian edzinon? Cxu vi rigardas sxin kiel iun kiu estas ne tauga por vi, kaj tial vi traktas sxin tiele? Cxu vi malestimas sxin pro sxia naturo au ecx sxia rango? Cxu vi kiel edzo reale honoras vian edzinon pro tio kio sxi estas – plimalforta kunulino? Vi devas honori sxin kaj prizorgi sxin se vi ne volus ke io ajn malhelpu viajn pregxojn.
      Kvankam cxi tiu mesagxo temas pri la edzoj, mi devas ekvilibrigi gxin dirante unu au pliajn dirajxojn pri la edzinoj. Apostolo Petro direktis la pli grandan parton de siaj instruoj en 1 Petro 3:1-7 al edzinoj. Cxu vi kiel edzino submetigxas al via edzo kaj obeas lin kiel la estron de la familio kaj kiel decas en la Sinjoro? (Vidu ankau: Efesanoj 5:22-23, 33; Koloseanoj 3:18.)
      Estas evidente ke multaj edzigxoj nuntempe finigxas je divorco kaj separo (kaj ecx kie la edzo kaj la edzino ankorau kunvivas, multaj el ili ne havas bonan rilaton unu kun la alia) cxar unu au la alia el la geedzoj rifuzas obei cxi tiujn bibliajn ordonojn. Tamen, kio ajn okazas, kaj edzoj kaj edzinoj devas klopodi por fari sian edzigxon dumviva afero. Kiel viro, mi konsilas la edzojn fari pluajn klopodojn honorante siajn edzinojn kiel plimalfortajn kunulinojn por starigi siajn familiojn.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      Pregxaj Petoj:
      1. Pregxu ke vi kiel edzo povu honori vian edzinon kiel plimalfortan kunulinon kaj prizorgi sxin pro tio kio sxi estas por ke nenio malhelpu viajn pregxojn.
      2. Pregxu ke edzinoj ankau cxiam submetigxu al siaj edzoj kaj obeu ilin.
      3. Pregxu ke Dio restarigu cxiajn rompitajn familiojn kaj kunigu ree cxiujn malamikigxintajn geedzojn.
      PS
      Sendu viajn reagojn rekte al mi cxe <spiritualdigest@...>. Dio benu vin!


      _______________________________________

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Do you Yahoo!?
      Get on board. You're invited to try the new Yahoo! Mail.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.