Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

CXU TIMEMA PREDIKI LA VORTON?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, CXU TIMEMA PREDIKI LA VORTON? Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero (2
    Message 1 of 1 , Oct 1, 2006
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      CXU TIMEMA PREDIKI LA VORTON?
      "Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero" (2 Timoteo 2:15).
      "Cxiu skribajxo inspirita de Dio estas ankau utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro" (2 Timoteo 3:16-17).
      Antau nelonge, unuatempe je la historio de cxi tiu reta servo, mi havis la oportunon havi miajn semajnajn predikojn pretajn por la tuta monato. Ecx, dum mi partigis miajn mesagxojn en partojn, mi malofte havis du mesagxojn pretaj por du semajnoj je la sama tempo.
      Dum mi pripensis la temojn de la preparitaj mesagxoj, mi konstatis ke ili estis avertoj pri ia afero au alia. Nenio estis kuragxigo al miaj legantoj. El mia sperto en cxi tiu reta servo, homoj inklinas reagi pozitive pli al mesagxoj de kuragxigo ol avertaj mesagxoj. Cxi tiu fakto igis min esti timema daure sendi la avertajn mesagxojn dum la tuta monato. Efektive, mi ektimis antau ol mi sendis la unuan mesagxon.
      Tamen, dum mi pripensis la aferon, tiuj du eltirajxoj de la Sankta Biblio venis en mian penson. Koincide, ili estis parolitaj al la sama persono – Timoteo – en la sama libro de la Sankta Biblio kiu portas lian nomon. Efektive, estas cxi tiu tria adnomo al li en tiu sama libro: "Prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado" (2 Timoteo 4:2). Cxi tiuj tri admonoj igis min daurigi sendi la avertajn mesagxojn al homoj sen prizorgo pri la sxajna sekvo de perdo de pliaj legantoj en la reta servo.
      Cxu vi estas elektinta en la predikado de la vorto de Dio? Au cxu vi estas konata pro aparta temo au sekcio de la Sankta Biblio? Cxi tio ne devas esti! Memoru, "Cxiu skribajxo inspirita de Dio." Cxu vi estas timema ke homoj eble forlasos vian eklezion au servon pro "gxuste pritaksante la vorton de la vero"? Vi ne devas esti timema. Al vi apartenas prediki la vorton "gxustatempe kaj malgxustatempe konvinkante, admonante, konsilante, instruante, korektante, kaj ecx avertante vian audantaron. Tiu de Dio estas la faro de konvinkado.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      PS
      Mi atestu ke je la pasinta unu monato, anstatau perdo de membroj, mi havis pliajn membrojn en mia reta servo kaj pliajn pozitivajn reagojn al miaj predikoj tiel ke mi ne plu povas respondi persone al cxiu reago kiel mi kutime faris antaue pro la senprecedencaj reagoj de homoj. Tial, ne timu prediki la vorton kiel vi estas gvidata de la Sankta Spirito. La Eternulo estas fidela!


      _______________________________________

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Talk is cheap. Use Yahoo! Messenger to make PC-to-Phone calls. Great rates starting at 1¢/min.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.