Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

OFERITAJXOJ AL IDOLOJ

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, OFERITAJXOJ AL IDOLOJ Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu
    Message 1 of 2 , Dec 4, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      OFERITAJXOJ AL IDOLOJ
      "Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu" (1 Korintanoj 8:4).
      La antikva urbo de Korinto estis kosmopolita urbo. Cxi tio igis la junan eklezion en la urbo havi multajn socio-kulturajn problemojn. Paulo devis skribi multajn epistolojn al la anoj de tiu eklezio por pritrakti kelkajn el la problemoj kiuj staris fronte al la eklezio. Unu el tiaj problemoj pritraktitaj de Paulo en 1 Korintanoj 8 temis pri oferitajxoj al idoloj. Cxi tiuj estis gxenerale viando oferita kiel oferitajxo, kaj poste au alprenita por vendo en la vendejo, au surtabligita je la festoj okazigitaj honore al idoloj, cxe iliaj temploj, au la domoj de iliaj sekvantoj. Kelkaj el la Korintanaj Kristanoj opinis ke ne gravas mangxi tian viandon precipe tiun venditan en vendejo; aliaj opinis ke gravas kaj ke gxi povas farigxi faligilo al junaj Kristanoj. Plej prikoncernita estis la viando oferita al idoloj uzita por gastigi homojn. Cxu Kristanoj partoprenu en tia gastigo?
      Nu, lau Paulo, ecx la idoloj estas neniajxoj komparitaj al Dio, la Kreinto de la universo. La idoloj estas nur dioj. Tial, mangxado de oferitajxoj al idoloj ne gravas. Tamen, pro konscienco, precipe tiu de la junaj kaj malfortaj Kristanoj, oni eble detenu sin de mangxado de tiaj oferitajxoj al idoloj.
      Kiuj estas ajxoj sxajne oferitaj al idoloj cxe vi? Cxi tiuj eble ne necese estas viando au mangxajxo uzita en sanktejo, sed cxiutagaj agadoj kiuj estas pridiskuteblaj kaj kiuj eble igas junajn kaj malfortajn kristanojn faleti. Kiu estas via opinio pri tiaj ajxoj?
      Paulo poste donis cxi tiun instruon: "Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas. Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo. .Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. Ne metu faligilon, cxu por Judoj, au por Grekoj, au por la eklezio de Dio." (1 Korintanoj 10:23-32. Legu Romanojn 14 por plua instruo de Paulo pri cxi tiu afero).
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro)
      Pregxaj Petoj:
      1. Dio, ne lasu min igi aliajn faleti per miaj agadoj kaj vortoj.
      2. Lasu miajn agadojn kaj vortojn cxiam glori vin, Dio, kaj altigi aliajn cxe mi.


      Yahoo! Personals
      Let fate take it's course directly to your email.
      See who's waiting for you Yahoo! Personals
    • Bayo Afolaranmi
      Estimataj, OFERITAJXOJ AL IDOLOJ Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu
      Message 2 of 2 , Nov 2, 2013
      • 0 Attachment
        Estimataj,
        OFERITAJXOJ AL IDOLOJ
        "Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu" (1 Korintanoj 8:4).
        La antikva urbo de Korinto estis kosmopolita urbo. Cxi tio igis la junan eklezion en la urbo havi multajn socio-kulturajn problemojn. Paulo devis skribi multajn epistolojn al la anoj de tiu eklezio por pritrakti kelkajn el la problemoj kiuj staris fronte al la eklezio. Unu el tiaj problemoj pritraktitaj de Paulo en 1 Korintanoj 8 temis pri oferitajxoj al idoloj. Cxi tiuj estis gxenerale viando oferita kiel oferitajxo, kaj poste au alprenita por vendo en la vendejo, au surtabligita je la festoj okazigitaj honore al idoloj, cxe iliaj temploj, au la domoj de iliaj sekvantoj. Kelkaj el la Korintanaj Kristanoj opiniis ke ne gravas mangxi tian viandon precipe tiun venditan en vendejo; aliaj opinis ke gravas kaj ke gxi povas farigxi faligilo al junaj Kristanoj. Plej prikoncernita estis la viando oferita al idoloj uzita por gastigi homojn. Cxu Kristanoj partoprenu en tia gastigo?
        Nu, lau Paulo, ecx la idoloj estas neniajxoj komparitaj al Dio, la Kreinto de la universo. La idoloj estas nur dioj. Tial, mangxado de oferitajxoj al idoloj ne gravas. Tamen, pro konscienco, precipe tiu de la junaj kaj malfortaj Kristanoj, oni eble detenu sin de mangxado de tiaj oferitajxoj al idoloj.
        Kiuj estas ajxoj sxajne oferitaj al idoloj cxe vi? Cxi tiuj eble ne necese estas viando au mangxajxo uzita en sanktejo, sed cxiutagaj agadoj kiuj estas pridiskuteblaj kaj kiuj eble igas junajn kaj malfortajn kristanojn faleti. Kiu estas via opinio pri tiaj ajxoj?
        Paulo poste donis cxi tiun instruon: "Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas. Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.... Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. Ne metu faligilon, cxu por Judoj, au por Grekoj, au por la eklezio de Dio." (1 Korintanoj 10:23-32. Legu Romanojn 14 por plua instruo de Paulo pri cxi tiu afero).
        Je la servo de Dio,
        Bayo Afolaranmi (Pastoro)
        Pregxaj Petoj:
        1. Dio, ne lasu min igi aliajn faleti per miaj agadoj kaj vortoj.
        2. Lasu miajn agadojn kaj vortojn cxiam glori vin, Dio, kaj altigi aliajn cxe mi.
         
        PS
        Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a decembro, 2005. 

        Bayo Afolaranmi (Pastoro).
        +234 805 515 9591
        +234 816 304 5450
        http://www.thewordthruthenet.org/
        http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
        http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
        http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

        "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).

      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.