Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ECX EN LA VOLO DE DIO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, ECX EN LA VOLO DE DIO Kaj vizio aperis al Paulo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin
    Message 1 of 1 , Nov 27, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      ECX EN LA VOLO DE DIO
      Kaj vizio aperis al Paulo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion" (Agoj 16:9-10).
      La intenco de Paulo kaj liaj kunuloj dum sia dua misia vojagxo estis daurigi siajn misiajn agadojn en la Frigia kaj Galatuja regiono, sed la Sankta Spirito malpermesis al ili fari tion. Kiam ili penis iri al alia loko, ili denove estis malebligitaj de la Sankta Spirito. Tamen, Dio kondukis ilin iri al Makedonujo. Ili havis sukcesan servon en cxi tiu regiono gxis malfelicxajxo okazis - Paulo kaj Silas estis arestitaj, rapide jugxitaj, kaj majuste malliberigitaj cxar ili savis sklavinon el malbona spirito.
      Oni eble miras kial Paulo kaj liaj kunuloj devis havi tian kruelan travivajxon dum ili estis en la gxusta loko kie Dio volis ke ili estu. Kial ili suferis maljustecon dum ili plenumis la volon de Dio? Tamen, Dio gloris Sin en la situacio kaj multaj animoj estis savitaj por Li
      (vidu: Agoj 16:25-40).
      Simila situacio okazis en Agoj 18. Dio klare diris al Paulo: "Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo" (Agoj 18:9-10). Obeinte cxi tion, Paulo restis en Korinto dum unu jaro kaj duono. Malgrau tio, estis persekuto. Kelkaj Judoj penis jure persekuti lin, sed Dio ja savis lin de ili.
      Cxu vi trapasas ian suferon au persekuton dum vi estas certa ke vi estas en la volo de Dio? Ne malkuragxu! Sufero kaj persekuto jam estas partoj de la evangelio. "Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj" (2 Timoteo 3:12. Vidu ankau: Mateo 5:11, 12; Marko 10:30; Agoj 14:22; Romanoj 5:3; 2 Timoteo 2:12; Jakobo 1:2-4, 12; 5:11; 1 Petro 4:12-16). Jesuo diras, "Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu
      pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon" (Johano 16:33). Ecx en la volo de Dio, estas persekuto kaj aflikto, sed Dio uzos la persekuton kaj aflikton por glori Sin en via vivo.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      Pregxaj Petoj:
      1. Dio, lasu min cxiam esti en via volo por ke ecx se persekuto au sufero venus, gxi estu al via gloro.
      2. Cxiam certigu min pri via cxeesto en persekuto kaj aflikto je la nomo de Jesuo.


      Yahoo! Music Unlimited - Access over 1 million songs. Try it free.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.