Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIES SPIRITO?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIES SPIRITO? Kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili (Agoj 16:7). Iam estis
    Message 1 of 1 , Nov 20, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      KIES SPIRITO?
      "Kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili" (Agoj 16:7).
      Iam estis malgranda dramo en mia joruba katekisma klaso kiam iu maljunulo legis la supre cititan verson. Anstatau legi "la Spirito de Jesuo," li legis "la spirito de la diablo." Interese, en la vorto por la diablo en la joruba, "ESU," mankas unu litero kompare kun la transliterado de la vorto por Jesuo en tiu lingvo – "JESU." La maljunulo neintence konfuzis la du vortojn. La aliaj anoj de la klaso penis klere korekti la maljunulon. Tamen, mi lernis lecionon de la konfuzo.
      Legante la verson suprajxe, oni eble emas intence pensi ke estis la spirito de la diablo kiu malhelpis Paulon kaj liajn kunulojn eniri en Bitinion por prediki la evangelion tie. Eble, tio estis la penso de la maljunulo kiu mislegis la verson. Tamen, estis la Spirito de JESUO, ne tiu de la diablo kiu ne permesis al ili iri tien pro Sia propra dia plano por la misia vojagxo de Paulo.
      La leciono el cxi tiu miskompreno de la verso estas ke estas konfuzo pri la spirito kiu kondukas multajn homojn de Dio nuntempe, precipe tiujn kiuj malfacile diferencigi inter la Spirito de Jesuo kaj la spirito de la diablo. Cxu vi rekonas kiam la Spirito de Jesuo kondukas vin fari aferojn kiuj estas kontrau via sxajna bona plano? Cxu vi volonte cedas al la konduko de la Spirito de Jesuo dum Li kondukas vin fari aferojn Liamaniere?
      Bedaurinde, la spirito de la diablo estas tiu kiu kondukas multajn homojn nuntempe, kaj ili pensas ke gxi estas la Spirito de Jesuo. Kies spirito kondukas vin, la Spirito de "JESU" au la spirito de "ESU"?
      "Cxar cxiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio" (Romanoj 8:14).
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      Pregxaj Petoj:
      1. Pregxu ke vi havu la distingan spiriton por rekoni kiam la Sankta Spirito kondukas vin disde kiam la diablo volas miskonduki vin.
      2. Pregxu ke niaj homoj de Dio rekonu kiam la Sankta Spirito kondukas ilin fari aferojn kontrau iliaj sxajne bonaj planoj.


      Yahoo! FareChase - Search multiple travel sites in one click.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.