Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

"MI NE PLU TIMAS"

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, MI NE PLU TIMAS Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu havas rekompencon grandan (Hebreoj 10:35). Mia trijara-agxa filino timas kokinojn. La simpla
    Message 1 of 1 , Oct 30, 2005
    View Source
    • 0 Attachment

      Estimataj,

      "MI NE PLU TIMAS"

      "Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu havas rekompencon grandan" (Hebreoj 10:35).

      Mia trijara-agxa filino timas kokinojn. La simpla sono de kokino povas igi sxin kasxi sin kaj ne movigxi pli proskime al la loko kie sxi audistiun sonon. La timo estas tiom granda ke sxi trovas malfacile mangxi la viandon de kuiritaj kokinoj. Tamen, sxi faris rimarkindan deklaron frue iun matenon dum sxia patrino prizorgis kokinon kiun mia bopatrino alportis al ni. Dum la malgranda knabino audis la sonon de la kokino, ni atendis sxin forkuri kaj kasxi sin, sed sxi deklaris, "Mi ne plu timas." Sxi dauxrigis kion sxi faris. La interesa flanko de la okazajxo estas ke kiam sxia patrino demandis de sxi cxu sxi nuntempe povas movigxi pli proskime al kokinoj, sxi respondis ke sxi ne povas! Kia paradokso!

      Multaj el ni ankau estas kiel tiu malgranda knabino. Ni estas plena plenaj de timo pro tio kion ni ne devus timi. Ecx, dum ni esprimas fidon al Dio kaj deklaras ke ni ne plu timas, ni ankorau lasas timon sxteli de ni la kuragxon movigxi al venko.

      Simon Petro estis viro kiu ne povis daurigi la fidon kiun li havis je Jesuo Kristo dum li provis marsxi sur la maro kiel Jesuo (Mateo 14:22-31). Li kaj la aliaj disxciploj estis teruritaj vidi iun marsxi sur la sxtorma maro. Ili elploris en timo, sed, Jesuo Kristo certigis ilin ne timi. Petro estis la unua forjxeti sian timon kaj ecx petis permeson fari la mirindajxon kiun Jesuo faris – marsxante sur la maro. Jesuo diris al li fari gxin kaj li ekfaris gxin. Tamen, lia timo revenis. Li lasis la situacion cxirkau li transpreni la fidon kiun li komence havis je Jesuo. Li ekdronis. Dank'al Dio ke li rapide reiris sian pasxon de fido al Jesuo kaj alvokis por helpo.

      Kio estas tio kion vi timas? Kio teruras vin? Kio senigas vin de daura fido al Dio? Ne timu! Iu jam observis ke estas suficxa "Ne timu!" en la Sankta Biblio por cxiu tago de la jaro. Ne timu. Jesuo Cristo estas kun vi. Li estis kun la disxciploj precipe Petro dum li dubis pri Lia kapablo. Tute fidu al Li. Ne forjxetu vian fidon pro viaj situacioj.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      Pregxaj petoj:

      1. Sinjoro, donu al mi dauran fidon je vi por movigxi al venko je la nomo de Jesuo.

      2. Lasu min cxiam senti vian cxeeston kun mi en cxiuj miaj situacioj je la nomo de Jesuo.

      3. Cxiam venu al mia helpo dum dubo kaj timo volas senigi min de mia fido je vi je la nomo de Jesuo. Amen.


      Yahoo! FareChase - Search multiple travel sites in one click.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.