Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

LA MURO DE TIMO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA MURO DE TIMO Estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros (Josuo 1:9). La
    Message 1 of 1 , Nov 16, 2003
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      LA MURO DE TIMO
      "Estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros" (Josuo 1:9).
      "La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?" (Psalmaro 17:1).

      Mi estis legonta la diservan helpilon por mia familia matena diservo iun tagon, kiam mi malkovris ke mi legis malgxustan legajxon de Josuo 6:16-21 anstataux Johano 6:16-21. Tamen, Dio parolis al ni per la sajne malgxusta legajxo. La diserva penso por la tago temis pri TIMO.
      Sub la estreco de Josuo, la unua tasko de la Izraelidoj estis venki la urbon Jerihxo, kun gxia alta, forta muro. La Eternulo certigis Josuon de venko en cxiuj liaj klopodoj (Josuo 1:9). Tamen, la muro estis barilo por ili. Ili sciis ke Dio batalos por ili, se ili obeos Lin. Josua kaj la Izraelidoj ja auxskultis Dion. Kaj la alta dika muro kiu protektis la popolon de Jerihxo de esteraj agresoj falis. Gxi dispecigxis antaux la cxeesto de nia Dio!
      Estis alia ekzemplo. La discxiploj de Jesuo Kristo estis solaj en boato kontaubatlantaj  ardan sxtormon nokte. Ili estis plie timemaj kiam ili vidis Jesuon irantan sur la akvo (Johano 6:16-21). Cxu Li estis fantomo? Ili pensis. Tuj Jesuo diris al ili kiun Li estas kaj ilia timo mildigxis. La sxtormo estis cxesigita! Jesuo ja estas la Sinjoro super cxiuj batoloj de vivo.
      Cxu vi staras antaux iu muro de timo? Timo estas natura dum ni alfrontas malfelicxon. Tamen, ni ne lasu gxin superombri la promesojn de Dio. Ni rememeru la fidindajn promesojn de Dio en la Sankta Biblio. Mi estas certa ke via alta muro de timo ja disfalos.

      Pripensu unu el la promesoj de Dio: "Sed nun tiel diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob [metu vian nomon!], kaj kiu vin estigi, ho Izrael [ree metu vian nomon!]: Ne timu, cxar Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj vi iros trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne bruligxos. Cxar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto�" (Jesaja 43:1-3a).
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).  
       


      Do you Yahoo!?
      Protect your identity with Yahoo! Mail AddressGuard
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.