Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

CXU EKZISTAS POR DIO IO NEFAREBLA?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, CXU EKZISTAS POR DIO IO NEFAREBLA? Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de cxiu karno; cxu ekzistas por Mi io nefarebla? (Jeremia 32:27). Kaj Jesuo,
    Message 1 of 1 , Aug 28, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      CXU EKZISTAS POR DIO IO NEFAREBLA?
      "Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de cxiu karno; cxu ekzistas por Mi io nefarebla?" (Jeremia 32:27).
      Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Cxe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla" (Mateo 19:26).
      La militistaro de Nebukadnecar, la regxo de Babel siegxis Jerusalemon. Estis evidenta ke la urbo kaj la lando Juda estis falonta al la Babelanoj. Estis nenia espero por iu en Judujo. Malgarau tio, la Eternulo ordonis al la profeto Jeremia acxeti kampon en lia indigxena urbo de unu el liaj kuzoj. Oni miras pri la esenco de tia negoco dum malamikoj estis transprenontaj la landon. Tamen, Dio uzis gxin kiel simbolon ke homoj ankorau vendos kaj acxetos posedajxojn en la sama lando estonte post kiam Li revenigos ilin el la kaptiteco. En Sia certigo, Dio demandis, "Cxu ekzistas por Mi io nefarebla?"
      Jes! Cxu ekzistas por Dio io nefarebla? Tio estas demando al kiu Jeremia respondis ecx antau ol Dio demandis lin. Audu lin: "Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi" (Jeremia 32:17). Malgrau la situacio en kiu  la popolo juda trovis sin, kvankam pro gxiaj pekoj, Jeremia sciis ke nenia afero estas nefarebla por Dio. Dio estas la cxiopova Eternulo kiu kreis la cxielon kaj la teron. Nenia situacio estas pli granda ol Li. Nenia situacio estas preter Lia rego. Aferoj eble sxajnas esti neeblaj por homo, sed cxe Dio nenia afero estas nefarebla. Homo eble pensas ke cxia espero estas perdita, sed la fino de la espero de homo estas la komenco de la faro de Dio.
      Kio estas via situacio? Cxu vi pensas ke ekzistas nenia rimedo de sukceso? Cxu sxajnas kvazau cxia espero estas perdita? Ne gravas la situacio, nenia afero estas nefarebla por Dio. Li ankorau regas supra cxiu cituacio. Tial, ne perdu esperon. Ne rezignu!
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      Start your day with Yahoo! - make it your home page
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.