Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

LA NEDETRUEBLA VORTO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA NEDETRUEBLA VORTO Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun
    Message 1 of 1 , Aug 21, 2005
      Estimataj,
      LA NEDETRUEBLA VORTO
      "Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun forbruligis Jehojakim, regxo de Judujo" (Jeremia 36:28).
      "Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne" (Jesaja 40:8).
      Dum multaj jaroj, la Eternulo per profeto Jeremia antaudiris pereon por la popolo juda pro gxiaj pekoj kaj nepentanta pozo al Li malgrau multaj avertoj kaj petoj al ili reveni al Dio. Kiel alia rimedo de averto, la Eternulo diris al Jeremia skribi la vortojn de la profetajxoj en skribrulajxo kun la opinio ke la popolo juda popolo eble returnigxos al Dio kiam gxi legos la skribitajn vortojn, kaj Dio pardonos ilin.
      Jeremia faris kiel Dio diris al li skribante la vortojn de la profetajxoj en skribrulajxo kaj donis gxin al sia sekretario por legi al la popolo. Kiam la popolo audis la vortojn, gxi diris al Jehojakim, sia regxo. Estas surprize, tamen, ke anstatau pento, la regxo detrancxis la skribrulajxon pece kaj bruligis gxin en la fajrujo. Tamen, por ke li sciu ke la vortoj de Dio estas ne detrueblaj, Dio diris al Jeremia reskribi la vortojn de profetajxoj en alia skribrulajxo.
      Tra la historio de la Eklezio, multaj regxoj kaj aliaj estroj penis bruligi kaj detrui la vorton de Dio, sed gxi restas firme gxis la hodiauxa tago. Efektive, la Sankta Biblio, la skribita vorto de Dio, estas la plej tradukita kaj la furora libro de cxiu epoko. Cxiu peno por detrui gxi malhonorigante gxin estas sensukceso.
      Multaj homoj ankorau penas "bruligi" la parolatajn vortojn de Dio nuntempe. Ili uzas sian trancxilon de kritiko, neglekto, indiferenteco kaj malobeo por "detrancxi" la vorton de Dio kiun ili audas kaj legas kaj ili penas forjxeti gxin en rubujon de forgesiteco. Tamen, Jesuo Kristo diras, "Vere mi diras al vi: Gxis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos" (Mateo 5:18).
      Kiel vi ankau penas bruligi au detrui la vorton de Dio? Memoru, gxi estas nedetruebla. Gxi restas eterne. Jehojakim penis bruligi gxin kaj li estis punita pro tio. Atentu gxiajn avertojn por ke vi ankau ne estu jugxita per gxi.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      __________________________________________________
      Do You Yahoo!?
      Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
      http://mail.yahoo.com

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.