Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIEL LONGE, HO ETERNULO? (Parto 2)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIEL LONGE, HO ETERNULO? (Parto 2) Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? Kiu helpas min kontrau malbonuloj?
    Message 1 of 1 , Jul 24, 2005
    • 0 Attachment

      Estimataj,

      KIEL LONGE, HO ETERNULO? (Parto 2)

      "Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? Kiu helpas min kontrau malbonuloj? Kiu staras apud mi kontrau malbonaguloj?" (Psalmo 94:3, 16).

      "Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos" (Luko 13:3, 5).

      Mi ne plu inteciis verki pri cxi tiu temo. Efektive, mi jam pretigas la mesagxon por cxi tiu semajno. Tamen, la reago de unu el miaj leganto pri la temo igas min decidi verki cxi tiun duan parton de la temo. Lau la leganto, la teroristaj atakoj en kelkaj elektitaj urbegoj estas rezultoj de la neglekto de Dio fare de la okcidenta mondo. Lau li, gxis ni revenos ree al Dio, tiaj eventoj daure abundos.

      Mi kontraubatalis lian aserton dum du tagoj antau ol mi ankau konsentas gxin. Multaj homoj ja neglektas Dion en la okcidenta mondo pro la tiel nomata civilizacio. Ili ne plu volas havi ian rilaton kun Dio. Racionalismo, liberalismo, evoluismo, kaj aliaj kontrau-Diaj filozofioj jam pelis Dion al forgesiteco. Ecx en la religiaj landoj kiel Nigxerio kie esti religia kaj spirita jam farigxis laumoda, homoj ne estas seriozaj pri sia fido je Dio. Gxi jam farigxas rimedo de akiro de ricxo au sukceso. Efektive, oni ne plu fidas religiajn homojn precipe la tiel nomatajn homojn de Dio pro la dubema karaktero de multaj el ili nome de religio. Kiel hontinde!

      Kiel malbono ne properos je tiaj situacioj? Kiel Satano kaj liaj kohortoj ne transprenos la mondon kaj faros detruegojn en gxi dum ni jam forlasis la Kreinton de la universo? Kial Dio ne fordonos nin al cxi tiuj teroristoj por retiri nin ree al Li dum ni erarvagis de Li? Trie en Romanoj cxapitro unu, Paulo diris ke Dio jam fordonis la homojn de la mondo al iu malbonajxo au alia cxar ili rifuzis adori Dion kiel ili devis (Romanoj 1:21, 24, 28). Audu tion kion Paulo diris por enkonduki cx tiun fordonon, "Cxar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontrau cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco" (Romanoj 1:18).

      Pensu pri vin mem! Kion vi faras kiu igas Dion fordoni vin al malbono? Kiel vi erarvagis de Dio? Cxu vi ne kontribuas al la dekadenco de la mondo?

      La demando nun ne estas "Kiel longe, ho Eternulo?" sed "Kiel longe NI revenos ree al Dio? Kiel NI metos Lin je Lia gxusta pozicio?

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      Start your day with Yahoo! - make it your home page
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.