Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [revuloj] Dervisxo

Expand Messages
  • Wolfram Diestel
    ... Iam antaý multaj jaroj mi skribis programon, kiu konvertis krudan PIV-tekston al kruda XML-formo kaj donis al æiu artikolo unikan markon, uzatan ankaý
    Message 1 of 4 , May 3, 2001
    View Source
    • 0 Attachment
      Je Ĵaŭdo, la 3a de Majo 2001 06:34, vi skribis:
      > <mjb@...>:
      > > La dosiernomo estas malgxusta: "dervisx" anstataux "dervis".
      >
      > Kial do? Ĉu nepre ĝi havu 6 literojn? Ja ekzistas ankaŭ aliaj
      > pli longaj dosiernomoj en ReVo:

      Iam antaŭ multaj jaroj mi skribis programon, kiu konvertis
      krudan PIV-tekston al kruda XML-formo kaj donis al ĉiu artikolo
      unikan markon, uzatan ankaŭ kiel dosiernomo, kiu konsistis el
      ses literoj kaj kie necese unikiga cifero. Tiam almenaŭ la
      lumdiska dosieraro komprenebla de ĉiuj sistemoj havis la
      8.3-konvencion. Revo heredis komence tiun konvencion.
      Sed laŭ mi tio estas historio kaj oni povus facile
      rezigni kaj mi preferus fakte dosiernomo=radiknomo, kie tio
      eblas. Mi faris tion por kelkaj dosieroj, sed poste rezignis,
      ĉar estis tro ĝena kaj ne tro grava laboro renomi tiom da dosieroj
      inklude de la markoj kaj referencoj. Do simple la plej multaj
      dosiernomoj, sed ne ĉiuj nomiĝas laŭ aaaaaa99.xml.
      Neniun tio ĝenu. Ankaŭ la konvencio kun la ciferoj ofte
      kaŭzas misnomadon, ĉar oni facile forgesas pri neunikeco
      blinde referencante al "euxrop.E0o" ktp, kio fakte
      devas esti "euxrop1.E0o". Se pro arbitro vi malĝuste
      referencis, tio aperigas indikon en la erarorlisto sub "ktp.".
      Jen ĉio.

      --
      Wolfram Diestel <wolfram@...>
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.