Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] kiel certigi ke Guglo konas mian hejmpaghon ?

Expand Messages
  • Russ Williams
    ... Via retpagxo rompas REFoj en la mezo ( REF oj ) pro la ligo al REF anstataŭ al REFoj. Sercxu nombro de partoprenantoj en REF ekzemple, kaj via
    Message 1 of 5 , Aug 31 10:13 PM
    • 0 Attachment
      On 9/1/06, Bert Schumann <bert.schumann@...> wrote:
      > Iu serchis "nombro de partoprenantoj en REFoj" au simile,
      > kio ekzistas de jaroj en http://bertosch.free.fr/index.html
      > sed ne trovis ghin. Ankau mi ne trovis

      Via retpagxo rompas "REFoj" en la mezo ("REF" "oj") pro la ligo al REF
      anstataŭ al REFoj. Sercxu "nombro de partoprenantoj en REF" ekzemple,
      kaj via ttt-ejo aperas.

      russ
    • Felipe E. F. de Castro
      ... Ne, io pli farindas krom bone strukturigi la retpagxaron. Legu pli tie (bedauxrinde tio ne estas e-tradukita, sed eble gxi ekzistas en via nacia
      Message 2 of 5 , Sep 2, 2006
      • 0 Attachment
        --- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, "Bertilo Wennergren"
        <bertilow@...> wrote:
        >
        > Bert Schumann:
        >
        > > Kion entenu la HTML-kodo, por ke Guglo ghin legu/konu?
        >
        > Nenion apartan, sed prefere la HTML-kodo estu launorma kaj logike
        > strukturita (konforma al la efektiva enhavo).
        >
        > > Kion diri al Guglo (kaj aliaj) por ke tiuj legu miajn paghojn?
        >
        > Nenion. Sed provu igi aliajn TTT-ejojn ligi al viaj paghoj.

        Ne, io pli farindas krom bone strukturigi la retpagxaron. Legu pli tie
        (bedauxrinde tio ne estas e-tradukita, sed eble gxi ekzistas en via
        nacia lingvo...):

        http://www.google.com/intl/eo/webmasters/

        > Sed provu igi aliajn TTT-ejojn ligi al viaj paghoj.

        Kaj tre respektinda TTT-ejo estas tiu, DMOZ:

        http://dmoz.org

        Se vi sukcesas meti vian retpagxaron tie, certe Guglo scios pri gxi...


        Felipe Castro
      • Klivo Lendon
        ... Mi kredas, pro propra sperto, ke Felipe pravas. Kiam mi listigis mian novan pagharon pri Majaoj che Dmoz, ghi tuj prenis la unuan lokon che Guglo. Multaj
        Message 3 of 5 , Sep 3, 2006
        • 0 Attachment
          --- "Felipe E. F. de Castro" <fefcastro@...>
          wrote:

          > > Sed provu igi aliajn TTT-ejojn ligi al viaj
          > paghoj.
          >
          > Kaj tre respektinda TTT-ejo estas tiu, DMOZ:
          >
          > http://dmoz.org
          >
          > Se vi sukcesas meti vian retpagxaron tie, certe
          > Guglo scios pri gxi...
          >
          >
          > Felipe Castro

          Mi kredas, pro propra sperto, ke Felipe pravas.
          Kiam mi listigis mian novan pagharon pri Majaoj
          che Dmoz, ghi tuj prenis la unuan lokon che Guglo.

          Multaj retejoj aperigas kopion de la 'Malferma
          Katalogo' (dmoz.org). Jen nur du ekzemploj:

          http://www.lukol.com/Top/World/Esperanto/
          http://www.frisktheweb.com/odp/odp.php/World/Esperanto/

          Tio povas esti gheno, kiam oni esploras, ekzemple,
          la oftecon de iu nova vorto. (Se vorto aperas en
          kataloga priskribo, ghi shajnas multe pli ofta
          ol ghi fakte estas.)

          Sed, adreso listigita en la Malferma Katalogo aperas
          en multaj kopioj de la katalogo. La 'araneo' de
          Guglo vershajne ne estas tre inteligenta; ghi kredas
          ke la pagho estas populara.

          Do, Dmoz estas tre utila. Disvastigu la mesaghon.

          Zav verkis bonan klarigon pri Dmoz:

          http://esperanto-panorama.net/dmoz/pri_dmoz.htm


          Alia temo:

          Chi tiu grupo estas nun 5-jaragha. Estas averaghe
          16 mesaghoj chiumonate. Lasta julio kaj augusto
          estis neordinaraj: neniuj mesaghoj en julio kaj
          62 en augusto.

          Samideane,

          Klivo




          __________________________________________________
          Do You Yahoo!?
          Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
          http://mail.yahoo.com
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.