Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: Kiel sendi al multaj adresoj sen esti konsiderata spamo ?

Expand Messages
  • Tim Morley
    Saluton Maarten. Dankon pro via respondo al la demando pri retmesaĝoj. Kiam mi havos momenton, mi certe provos ĝin, kaj raportos pri eventuala sukceso ĉi
    Message 1 of 5 , Aug 21, 2006
      Saluton Maarten.

      Dankon pro via respondo al la demando pri retmesaĝoj. Kiam mi havos
      momenton, mi certe provos ĝin, kaj raportos pri eventuala sukceso ĉi
      tie.


      Tim
    • Andrej Grigorjevskij
      Saluton, ... Tiel unuope kaj kun personaj nomoj estas dissendataj mesagxoj el la Reta Oficejo de UEA. Kiel UEA-membro, vi certe ilin jam kelkfoje ricevis -
      Message 2 of 5 , Aug 28, 2006
        Saluton,

        Bert Schumann skribis:

        > Foje mi devas sendi 1 mesaghon al multaj adresoj samtempe.
        > Tiujn adresojn mi metas en kampon BCC "blinda kopio al".
        > Iuj respondis, ke mia mesagho alvenis en ilia spama dosiero,
        > char estis tro da destinatoj au char adresoj estis en BCC.
        >
        > Mi nun serchas simplan programon, kiu sendas la saman mesaghon
        > unuope al chiuj adresoj de donita listo. Kiu spertas?

        Tiel unuope kaj kun personaj nomoj estas dissendataj mesagxoj el la "Reta
        Oficejo" de UEA. Kiel UEA-membro, vi certe ilin jam kelkfoje ricevis - jen
        pri UK, jen pri la revuo. Kaj kiel respondeculo pri IIK, eventuale ankaux vi
        povus uzi tiun servon.

        > Eblus per Lotus Notes, sed tiu estas tro peza programaro.

        Eblas ankaux per MS Word, se gxi jam estas instalita cxe vi (gxi ja estas
        ecx pli peza). En gxi estas funkcio pri kunmetado de leteroj (aux
        retleteroj). Oni preparas apartan dosieron kun la nomoj kaj retadresoj kaj
        la tekston mem. Poste kreigxas aro da personigitaj retleteroj, kiuj trafas
        al la eliranta posxtkesto de via retposxta kliento.

        > Konteksto: Mi estas/is responsulo de infana kongreso (IIK)
        > kaj devas/is sendi diversajn komunikojn al ch. 50 adresoj.

        Se necesas ia reta helpo por IIK, ne forgesu pri mi :-).

        Amike,
        Andrej Grigorjevskij
        (prizorganto de retaj servoj de UEA)
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.