Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: Malbloki la enhavon por cxiam!

Expand Messages
  • indriko
    Estimataj, Joop Eggen, nova membro, sendis mesaghon por programistoj-respondas al mi. Mi afishas ghin chi tie por li/shi. Klivo
    Message 1 of 3 , Jun 10, 2006
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      Joop Eggen, nova membro, sendis mesaghon por
      'programistoj-respondas' al mi.

      Mi afishas ghin chi tie por li/shi.

      Klivo

      //////////////////////////////////////////////////


      Povas esti du kauxzoj:
      1. (Paranojo) Sur durdisko la kromprogramo rajtas pli multe, kaj
      klopodas ekspluati tion.
      2. (Plej probable) La kromprogramo entenas kodon kiu kontaktas la
      interreton. Antauxe gxi do kontaktis sian propran retejon, kaj
      ekzistis nenia problemo. Nun durdiska kromprogramo sxajnas kontakti
      el si mem retejon, sen scio de la uzanto. Pro tio tiu averto.
      Kontrolebla per elsxalto de la interreta aliro.

      Solvo estas malfacile imagebla. Eble nekonektita regximo (offline
      mode) en la TTT-legilo funkcias. Eble interreta uzo kun kasxmemoro
      funkcias. Eble alia TTT-legilo kiel Firefox (www.mozilla.com)
      funkcias. Eble nur iu dosiero mankas?

      Joop Eggen




      --- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, "Ary Manzana"
      <asterite@...> wrote:
      >
      > Hej! Mi havis la saman problemon, kaj trovis cxi tiun pagxon
      > (en la angla):
      >
      > http://www.genopro.com/ReportGenerator/ActiveContent/
      >
      > Mi esperas, ke tio estos utila por vi.
      >
      > Amike,
      > Ary
      >
      > On 5/17/06, Mihxail Povorin <povorin@...> wrote:
      > >
      > > Karaj listanoj, saluton!
      > >
      > > Mi delonge volas demandi jen pri kio. Kiam mi startigas ludojn
      > > el mia TTT-ejo, cxiu funkcias senprobleme:
      > >
      > > http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html
      > >
      > > Sed, kiam mi provas startigi ilin el mia komputilo, komence
      > > aperas supre flava strio kun la demando de Internet Explorer
      > > (mi havas version 6.0.2900... ktp): "Cxu vi permesas malbloki
      > > la enhavon de tiu pagxo?" Kiel mi klarigu, ke gxi malbloku kaj
      > > neniam plu demandu? Frenezajxo: el la reto tio funkcias, sed
      > > el mia durdisko - ne! Kial do?! Cxu Esplorilo opinias mian
      > > durdiskon suspektinda TTT-ejo??!!
      > >
      > > Samideane, Mihxail Povorin.
      > >
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.