Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] kontrau-spama ret-adreso

Expand Messages
  • Maarten Deprez
    ... Alia solvo estas mem fari la programon (kio ne komplikas). Tio ebligas plene kaŝi la adreson; sed necesas ke vi havas taŭgan lokon (kun rajto havi prope
    Message 1 of 13 , Mar 23, 2006
    • 0 Attachment
      Bert Schumann skribis:
      > > Ĉu estas rimedo malfaciligi laboron de spamisto?
      > > oni malofte uzas "mailto:", sed skribas "x ĉe ikso.net",
      >
      > En mia retejo aperas sekva kodo:
      >
      > Kontaktu nin hejme je adreso
      > <a href="mailto:bert.schumann@free.fr">
      > bert.schumann@free.fr </a>
      >
      > Klako sur la adreson funkcias.
      > Tekst-kopiado funkcias.
      > Sed spam-automatoj ne trovas signon @ por rekoni retadreson.
      > Anstatau @ (ĉe) estas @
      > Anstatau punkto estas .
      >
      > Tiun solvon testis kaj proponis revuo Monato

      Alia solvo estas mem fari la programon (kio ne komplikas). Tio ebligas
      plene kaŝi la adreson; sed necesas ke vi havas taŭgan lokon (kun rajto
      havi prope faritajn programojn kiuj rulas en la servilo por fari
      rettpaĝojn (CGI)). Mi faris tion per tripod.com (senpaga servo kiu
      montras reklamojn sur la paĝoj, sed oni vidas neniun paĝon :) ).

      La programo rulas en la servilo kaj faras la paĝon kiun oni ricevas;
      la fonto de la programo ne estas videbla publike. Do jen ekzemplo. La
      programo estas en http://ekzemplo.net/sendu . Unue oni demandas la
      formularon en http://ekzemplo.net/formularo (normala retpaĝo; ankaŭ eblas
      ke la formularon faras la programo se ne estas reklamoj tie). En la
      formularo ni vidas:

      <form method="post" action="http://ekzemplo.net/sendu">
      Tipo de la mesaĝo:
      <select name="al">
      <option value="informoj">Demando</option>
      <option value="ĉiuj">Laŭdo</option>
      <option value="rubujo">Plendo</option>
      </select>
      [...]
      </form>

      Kiam oni sendas la formularon, la programo http://ekzemplo.net/sendu
      ricevas ekzemple: "al" estas "informoj", "mesaĝo" estas "Al kiu adreso
      mi sendu spamon?" (se estas nur unu adreso "al" kompreneble ne
      necesas). La programo havas liston de adresoj. Ĝi serĉas "informoj"
      kaj trovas la adreson "basilisko@...". Al tiu adreso ĝi
      sendas retpostaĵon kun la mesaĝo (aŭ kiujn librojn oni mendis,
      ....). Poste ĝi skribas al la uzanto:
      "Location: http://ekzemplo.net/dankon" por ĝin sendi al tiu paĝo (aŭ
      mem skribas "Dankon, vi kiel eble plej rapide ricevos reagon.").

      Amike,
      Maarten Deprez
    • Bert Schumann
      Nino kiel tiuj programoj trovas informojn kasxitajn... Ili provas trakuri chiujn TTTejojn (IP-adresojn lau numero) kaj chiujn dosierojn en ili. En la fonto
      Message 2 of 13 , Mar 23, 2006
      • 0 Attachment
        Nino > kiel tiuj programoj trovas informojn kasxitajn...

        Ili provas trakuri chiujn TTTejojn (IP-adresojn lau numero) kaj chiujn
        dosierojn en ili. En la fonto (source) de iu HTML-dosiero trovighas ligo
        al iu sekva dosiero au rekte iu retadreso je simpla formato
        'nomo@...'. Tiun adreson ili kolektas.

        Nino > Cxu ili ne kapablas TROVI @?

        Ili povus kapabli ghuste retro-traduki ruzajhojn. Sed estas diversaj
        manieroj (ekz. fotoj), do ili kontentighas trovi nur simplan formaton.

        Bert
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.