Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] Pri : E@I starigis projekton por krei DVD-on

Expand Messages
  • Andrej Grigorjevskij
    Saluton, ... Estis jam pluraj tiaj KD-oj en diversaj landoj, komencante sxajne ekde 1997, kiam aperis germana EspeROM. Mi auxdis pri naux en ses landoj. Sed
    Message 1 of 4 , Jan 14, 2006
    • 0 Attachment
      Saluton,

      Bert Schumann skribis:

      > Mi nur atentigas, ke francoj eldonis 22-lingvan KDon
      > kun kursoj, vortaroj, muziko, filmeto...
      > por vendi ghin malmultkoste al interesighantoj en forumoj ktp.
      > Tio eble donus ideon al vi

      Estis jam pluraj tiaj KD-oj en diversaj landoj, komencante sxajne ekde 1997,
      kiam aperis germana EspeROM. Mi auxdis pri naux en ses landoj. Sed tiatipan
      E-an DVD-on ankoraux neniu eldonis. Eble ecx E@I estos la unua (sed ne
      nepre).

      Amike,
      Andrej
    • Maarten Deprez
      Saluton, ... Indas rimarki ke ankaux ekzistas malferma standardo por tia celo, nome SMIL (vidu http://www.w3.org/AudioVideo) . Sxajne jam kelkaj programoj
      Message 2 of 4 , Jan 16, 2006
      • 0 Attachment
        Saluton,

        Hokan LUNDBERG skribis:
        > mi imagas ke Flasxo estas la plej bona tekniko por implementi gxeneralan interfacon de la DVD, la animaciajn prezentojn kaj la interaktivajn kursojn. cxu vi konsentas aux cxu vi proponus alian teknikon?
        Indas rimarki ke ankaux ekzistas malferma standardo por tia celo, nome SMIL (vidu http://www.w3.org/AudioVideo) . Sxajne jam kelkaj programoj povas gxin ludi. Uzi tiun formaton plifaciligus ludigi la KD-on per liberaj programoj.

        Maarten Deprez
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.