Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] Propono de c'eh'a esperantisto

Expand Messages
  • Mihxail Povorin
    Saluton al cxiuj! Felicxan Novjaron! Mi ne komprenas, laux kia logiko oni forlasu dissendoliston por povi ricevi el gxi cxiujn mesagxojn, sed ne nur 40%... ;-)
    Message 1 of 14 , Jan 10, 2006
    • 0 Attachment
      Saluton al cxiuj! Felicxan Novjaron!

      Mi ne komprenas, laux kia logiko oni forlasu dissendoliston por povi ricevi el gxi cxiujn mesagxojn, sed ne nur 40%... ;-) Versxajne, forlasinte gxin, oni devas aboni ricevon de la samaj mesagxoj alimaniere.

      Mi ne kredas, pardonu, ke ni esperantistoj baldaux sukcesos krei ion similan al YahooGroups ktp kun cxiuj ties funkcioj kaj amplekso. Bedauxrinde. Ecx se aperos io, kio povos pli-malpli sukcese anstatauxi YahooGroups, oni ne forgesu, ke necesos devigi cxiujn listanojn folrasi YahooGroups kaj aligxi al tiu nova sistemo. Certe trovigxos iuj, kiuj ial ne faros tion, kaj listanoj perdigxos. Ni estu realistoj kaj solvu la problemon realisme.

      Mia posxta servilo yandex.mail.ru siatempe ne placxis al mi, ekzemple, pro tio, ke gxi ne donis eblecon ricevi unikodajn mesagxojn. Tiun problemon gxi sxajne delonge solvis (aux cxu gravis nur ekuzi Windows XP?) Se temas pri spamo, gxi pleje abundas inter cxiuj mesagxoj, kiujn mi ricevas. Tamen cxe la servilo delonge estas instalita programo, kiu forfiltras spamajxojn kaj mesagxojn el dissendolistoj. Tiujn lastajn gxi forfiltras aparte, donante al mi eblecon permane inkludi ilin en "blankan liston", tio estas, klarigi al la servilo, ke ili ne estas spamajxoj. Kaj se foj-foje (tre malofte) penetras inter la ricevitajn mesagxojn neforltrita spamajxo, mi povas, male, permane meti gxin en "nigran liston": klarigi al la servilo, ke tio estas spamajxo. Mi ne kredas, ke tiu progamo cxe mia servilo estas unika aux almenaux unu el la plej bonaj en la mondo. Al mi sxajnas, ke la problemo estas nur fari tion konstante kaj diligente: ne cxiu sxatas obstine labori permane. Tamen mi asertas, ke tio donas tre bonan rezulton.

      Mi aldonu, ke mi tute ne uzas posxtajn programojn. Mi scias, ke en ilin eblas instali kontrauxspamajn filtrilojn. Tamen kio okazas al tiuj filtriloj, se oni reinstalas sian Vindozon kaj, sekve, ankaux la posxtan programon? Eble ne cxiam ekzistas ebleco konservi la kelkjaran laboron de la filtrilo, aux malmultaj povas faksperte uzi tiun elblecon. Do, post la reinstalo la spama problemo reaperas... Sed cxu prefere gxin solvu profesiuloj, kiuj zorgas pri la servilo? Ili certe scias, kion fari, se eventuale la servilo paneos aux oni reistalos tutan softvaron en gxi.

      Samideane, Mihxail Povorin.
    • Mihxail Povorin
      Mi suspektas, ke io povas esti ne suficxe klara en mia pli frua mesagxo. Se mi vidas, ke mi ricevis, hodiaux, ekzemple, 20 spamajxojn kaj/aux sendajxojn el
      Message 2 of 14 , Jan 10, 2006
      • 0 Attachment
        Mi suspektas, ke io povas esti ne suficxe klara en mia pli frua mesagxo. Se mi vidas, ke mi ricevis, hodiaux, ekzemple, 20 spamajxojn kaj/aux sendajxojn el dissendolistoj, mi nur devas eniri aparte la liston de dissendajxoj. Se gxi estas malplena, sekve, cxiuj 20 estas nur spamajxoj. Kaj mi per unu musklako forigas ilin, ne nur ne legante, sed ecx ne vidante iliajn titolojn kaj la nomojn de la sendintoj. Tre facile!

        Mihxail Povorin.
      • Andrej Grigorjevskij
        Saluton, ... YahooGroups tute ne estas fusxa. Plejversxajne pri la problemoj de la samideano kulpas iu kontrauxspama filtrilo en lia propra posxtservilo. ...
        Message 3 of 14 , Jan 10, 2006
        • 0 Attachment
          Saluton,

          >>Necesas evitadi la fusxsistemon YahooGroups.

          YahooGroups tute ne estas fusxa. Plejversxajne pri la problemoj de la
          samideano kulpas iu kontrauxspama filtrilo en lia propra posxtservilo.

          > Tial mi proponas
          >>cxi tie, ke UEA, eble kunlaborante kun aliaj organizoj, lancxu ian
          >>gxenerale uzeblan esperantistan listservon, kie eblos fondi
          >>diversajn grupojn.
          >
          > Similajn petojn mi de tempo al tempo ricevas de aliaj esperantistoj. Mi
          > havas la impreson, ke io tia ne ekzistas (mi ja konas la medion abonu.com,
          > sed g'i ne donas la saman eblecon libere fondi listojn), kaj ke konstrui
          > g'in estus tre malfacile.
          >

          Ankoraux ekzistas Google-grupoj. Gxi estas multe pli internacia kaj ecx
          estas espero, ke iam en gxi oni havos E-an interfacon.

          Fari publikan E-an dissendolistejon en iu UEA-retejo eblas, sed apenaux
          estas senco nur pro la spamfiltroj. Nekonatan retejon oni ecx pli suspektas
          pri eventuala spamatenco.

          Amike,
          Andrej
        • Johan Kohler
          Yahoogroups havas avantaghon, ke maltrafitaj mesaghoj estas legeblaj rete. Ankau estas multaj komunumiloj ekz. fotaroj, ligaroj, kalendaroj, dosierujo ktp kiu
          Message 4 of 14 , Jan 10, 2006
          • 0 Attachment
            Yahoogroups havas avantaghon, ke maltrafitaj mesaghoj estas legeblaj
            rete. Ankau estas multaj komunumiloj ekz. fotaroj, ligaroj, kalendaroj,
            dosierujo ktp kiu povas esti utila.

            On Tue, 10 Jan 2006 22:51:42 +0200, Andrej Grigorjevskij
            <andrej.grigorjevskij@...> wrote:

            > Saluton,
            >
            <snip>
            >
            > YahooGroups tute ne estas fusxa. Plejversxajne pri la problemoj de la
            > samideano kulpas iu kontrauxspama filtrilo en lia propra posxtservilo.
            >
            >> Tial mi proponas
            <snip>
            >>
            >> Similajn petojn mi de tempo al tempo ricevas de aliaj esperantistoj. Mi
            >> havas la impreson, ke io tia ne ekzistas (mi ja konas la medion
            >> abonu.com,
            >> sed g'i ne donas la saman eblecon libere fondi listojn), kaj ke konstrui
            >> g'in estus tre malfacile.
            >>
            >
            > Ankoraux ekzistas Google-grupoj. Gxi estas multe pli internacia kaj ecx
            > estas espero, ke iam en gxi oni havos E-an interfacon.
            >
            > Fari publikan E-an dissendolistejon en iu UEA-retejo eblas, sed apenaux
            > estas senco nur pro la spamfiltroj. Nekonatan retejon oni ecx pli
            > suspektas
            > pri eventuala spamatenco.
            >
            > Amike,
            > Andrej
            >
            >
            >
            > Por malaboni chi tiun poshtliston, sendu retposhton al:
            > programistoj-respondas-unsubscribe@yahoogroups.com
            >
            > Yahoo! Groups Links
            >
            >
            >
            >
            >



            --
            Using Opera's revolutionary e-mail client: http://www.opera.com/mail/
          • Renato Corsetti
            Dankon al c iuj kalrigintoj pri la situacio! ... Fakte en la versio, kiun mi uzas ankau por listoj estas traduko al Esperanto de granda parto de la indikoj
            Message 5 of 14 , Jan 11, 2006
            • 0 Attachment
              Dankon al c'iuj kalrigintoj pri la situacio!

              Andrej:

              >Ankoraux ekzistas Google-grupoj. Gxi estas multe pli internacia kaj ecx
              >estas espero, ke iam en gxi oni havos E-an interfacon.

              Fakte en la versio, kiun mi uzas ankau' por listoj estas traduko al Esperanto de granda parto de la indikoj (bedau'rinde ne c'iam lau' la Fundamento, sed tio estas alia rakonto).

              Amike

              Renato



              ------------------------------------
              Renato Corsetti, Via del Castello, 1
              IT-00036 Palestrina, Italujo
              <renato.corsetti@...>
              -------------------------------------
            • Bert Schumann
              Eble tiu estimata chehho alighis en la TTTejo de Yahoo kaj indikis en la CxEJ-grupo ricevi nur mesaghojn de sendotipo = Apartaj Anoncoj Au lia poshtprogramo au
              Message 6 of 14 , Jan 12, 2006
              • 0 Attachment
                Eble tiu estimata chehho alighis en la TTTejo de Yahoo kaj indikis en la
                CxEJ-grupo ricevi nur mesaghojn de sendotipo = Apartaj Anoncoj

                Au lia poshtprogramo au provizanto filtras spamojn kaj tial ne alvenas chio.

                Mi uzas dekon da YahooGrupon sen problemoj.
                Sola manko estas, ke Yahoo ne uzas E-on. Sed ghi ja senkostas



                > Avinty Lanaikey, <tandit.in@...> skribis:
                >
                >>Nun aperas grandaj malfacilajxoj pri la uzado de YahooGroups. . . .
                >>Hieraux mi devis forlasi la dissend-liston de la Cxehxa Esperanto-
                >>Junularo, cxar mi eksciis, ke mi ricevas averagxe nur 40% de la
                >>mesagxoj sendataj tra la listo. . . .
                >>Necesas evitadi la fusxsistemon YahooGroups. Tial mi proponas
                >>cxi tie, ke UEA, eble kunlaborante kun aliaj organizoj, lancxu ian
                >>gxenerale uzeblan esperantistan listservon, kie eblos fondi
                >>diversajn grupojn.
              • Bert Schumann
                ... Foje okazas ke spamuloj alighas al listoj kaj poste sendas en ghi spamojn. Tial mi kiel list-administranto malpermesis rektan alighon - nun mi devas
                Message 7 of 14 , Jan 12, 2006
                • 0 Attachment
                  Mihxail Povorin wrote:
                  > mi ricevis hodiaux 20 spamajxojn kaj/aux sendajxojn el dissendolistoj....

                  Foje okazas ke spamuloj alighas al listoj kaj poste sendas en ghi
                  spamojn. Tial mi kiel list-administranto malpermesis rektan alighon -
                  nun mi devas konfirmi alighemulojn. Se iu tamem sukcesas trompi, tiam mi
                  lin forvishas. Tiel komplete eblas eviti spamon en Yahoo-listoj
                • Kontakto.info
                  Saluton, de 2 tagoj mi ne povas aperigi la retejon http://www.esperanto.net kaj hodiau ankau tiun ne: http://ikurso.net/ Chu la problemo estas en mia komputilo
                  Message 8 of 14 , Jan 12, 2006
                  • 0 Attachment
                    Saluton,

                    de 2 tagoj mi ne povas aperigi la retejon
                    http://www.esperanto.net

                    kaj hodiau ankau tiun ne:
                    http://ikurso.net/

                    Chu la problemo estas en mia komputilo au servile?

                    Grave, char oni ofte donas tiujn adresojn inter la unuaj informfontoj
                    pri esperanto.

                    amike,
                    Stefano Keller

                    ***********
                  • maartendeprez
                    ... Ankaux mi ne povas atingi ilin ( no route to host ). Traceroute haltas je *.us.wh.verio.net . Maarten Deprez
                    Message 9 of 14 , Jan 13, 2006
                    • 0 Attachment
                      > de 2 tagoj mi ne povas aperigi la retejon
                      > http://www.esperanto.net
                      >
                      > kaj hodiau ankau tiun ne:
                      > http://ikurso.net/
                      >
                      > Chu la problemo estas en mia komputilo au servile?

                      Ankaux mi ne povas atingi ilin ("no route to host"). Traceroute haltas
                      je *.us.wh.verio.net .

                      Maarten Deprez
                    • Andrej Grigorjevskij
                      Saluton, ... Ne, ne via problemo... ankaux mi ne atingas. La provizanto tuj post la Novjaro havis problemojn. Eble ili dauxras. Interese, ke usonaj retaj
                      Message 10 of 14 , Jan 14, 2006
                      • 0 Attachment
                        Saluton,

                        Maarten Deprez skribis:

                        >> de 2 tagoj mi ne povas aperigi la retejon
                        >> http://www.esperanto.net
                        >>
                        >> kaj hodiau ankau tiun ne:
                        >> http://ikurso.net/
                        >>
                        >> Chu la problemo estas en mia komputilo au servile?

                        Ne, ne via problemo... ankaux mi ne atingas. La provizanto tuj post la
                        Novjaro havis problemojn. Eble ili dauxras.

                        Interese, ke usonaj retaj servoj montras kvazaux pri la domajno cxio estas
                        en ordo, ekz. Amazon.com kaj http://dnsreport.com

                        Amike,
                        Andrej
                      • Andrej Grigorjevskij
                        Saluton, ... Esperanto.net estas denove atingebla ekde la hierauxa vespero. La kialo estis, ke la rethotelo ne ricevis la pagon por la monato. La pago estis
                        Message 11 of 14 , Jan 15, 2006
                        • 0 Attachment
                          Saluton,

                          >> de 2 tagoj mi ne povas aperigi la retejon
                          >> http://www.esperanto.net

                          Esperanto.net estas denove atingebla ekde la hierauxa vespero. La kialo
                          estis, ke la rethotelo ne ricevis la pagon por la monato. La pago estis
                          farita, sed pro iu kialo ne atingis ilian konton.

                          Amike,
                          Andrej Grigorjevskij
                          (administranto de Esperanto.net)
                        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.