Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: [programistoj-respondas] preta Retejo

Expand Messages
  • Antono Vasiljev
    Saluton, Bert Schumann! Vi skribis [01.09.2005]: BS Pretan skeleton de http://www.spip.net/ (franca origino) BS uzas la http://www.e-d-e.org/ (partio
    Message 1 of 19 , Aug 31, 2005
      Saluton, Bert Schumann!

      Vi skribis [01.09.2005]:

      BS> Pretan skeleton de http://www.spip.net/ (franca origino)
      BS> uzas la http://www.e-d-e.org/ (partio por-Esperanta)

      Iam mi jam vidis ambau retejojn. Hodiau mi elshutis la programon, sed
      ankorau ne sukcesis instali kaj agordi ghin.

      BS> Post unua konfiguro oni facile redaktas kiel en Vikipedio
      BS> http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do

      Tio, sendube, simpligos iomete laboron. :^)
      Necesas nur trovi komputilon, kien la programo estas instalebla.


      --
      Gxis reskribo!
      Antono Vasiljev.

      http://livejournal.com/~antono/
      http://brainactive.org/projects/antono/
    • Antono Vasiljev
      Saluton, Roland ROTSAERT! ... RR Antaux kelkaj jaroj mi sekvis etan kurson pri XHTML kaj CSS, sed RR bedauxrinde neniam praktikis kaj cxion forgesis. Tamen,
      Message 2 of 19 , Aug 31, 2005
        Saluton, Roland ROTSAERT!

        Vi skribis [31.08.2005]:

        >> Estas kelkaj variantoj:
        >> 1) Krei nur belajn kaj oportunajn HTML (XHTML + CSS) shablonojn kaj
        >> disvastigi ilin libere. En shablonojn ni povas enskribi komentojn kun
        >> klarigaj priskriboj de chiu kodpeco :^)

        RR> Antaux kelkaj jaroj mi sekvis etan kurson pri XHTML kaj CSS, sed
        RR> bedauxrinde neniam praktikis kaj cxion forgesis. Tamen, eblas relerni.

        Se vi havos bonajn shablonojn kun komentaroj ene, do vi povos chion
        rememori kaj ekrigi la scriptlingvojn :^) Interalie XHTML estas ech
        pli simpla ol HTML4.

        RR> Tiu unua solvo sxajnas esti la plej bona, cxar malmultekosta (aux
        RR> senkosta) kaj facile lernebla.
        RR> La dua solvo lauxdire estas facile uzebla, sed mi ne havas sperton pri gxi.
        RR> Mi iam sercxis informojn por reta datumbazo por la IKEF-membroj, por kiu
        RR> estus bezonata php kaj mySQL. Multe tro kosta por eta asocio (pli ol
        RR> duono de la jara bugxeto) kaj tute nekomprenebla por mi.

        Hm... bedaurinda afero...

        RR> Nuntempe, pro aliaj taskoj, mi ne emas entrepreni ion.
        RR> Fine iu fora revo mia: cxiuj Esperanto-retejoj havu proksimume la saman
        RR> aspekton, kiel faras tion grandaj internaciaj kompanioj kaj asocioj.

        Nu Esperantujo ja ne estas iu sekto. Restu ghi bunta, lau mia
        opinio. Sed estu la retejoj oportunaj, agrablaj kaj facilelegeblaj
        :^))


        --
        Gxis reskribo!
        Antono Vasiljev.

        http://livejournal.com/~antono/
        http://brainactive.org/projects/antono/
      • Antono Vasiljev
        Saluton, Roland ROTSAERT! ... RR Antaux kelkaj jaroj mi sekvis etan kurson pri XHTML kaj CSS, sed RR bedauxrinde neniam praktikis kaj cxion forgesis. Tamen,
        Message 3 of 19 , Sep 1, 2005
          Saluton, Roland ROTSAERT!

          Vi skribis [31.08.2005]:

          >> Estas kelkaj variantoj:
          >> 1) Krei nur belajn kaj oportunajn HTML (XHTML + CSS) shablonojn kaj
          >> disvastigi ilin libere. En shablonojn ni povas enskribi komentojn kun
          >> klarigaj priskriboj de chiu kodpeco :^)

          RR> Antaux kelkaj jaroj mi sekvis etan kurson pri XHTML kaj CSS, sed
          RR> bedauxrinde neniam praktikis kaj cxion forgesis. Tamen, eblas relerni.

          Mi jhus kreis simplan shablonon (XHTML + CSS) kaj sendis ghin al vi...
          Chu necesas klarigi ion? La shablono estas plibonigenda, sed unuan
          version vi jam povas pripensi :)


          --
          Gxis reskribo!
          Antono Vasiljev.

          http://livejournal.com/~antono/
          http://brainactive.org/projects/antono/
        • Roland ROTSAERT
          Dankon al cxiuj kiu sendis konsilojn. Nun al mi mankas tempo por esplori la proponojn, sed mi esperas post unu monato okupigxi pri tio. -- Roland ROTSAERT,
          Message 4 of 19 , Sep 1, 2005
            Dankon al cxiuj kiu sendis konsilojn. Nun al mi mankas tempo por esplori
            la proponojn, sed mi esperas post unu monato okupigxi pri tio.

            --
            Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, t/f/a +32-50-330004
            http://mywebpage.netscape.com/rotsaert8000/
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.