Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: HTML-karakteraro

Expand Messages
  • Ralph Dumain
    Dankon! La s^losilo estas la 3-a afero: konverti deksesumajn numerojn. La rezulto estis bona je matematikaj simboloj, sed ne funkciis je Internacia Fonetika
    Message 1 of 8 , Sep 30, 2004
    • 0 Attachment
      Dankon! La s^losilo estas la 3-a afero: konverti deksesumajn numerojn. La
      rezulto estis bona je matematikaj simboloj, sed ne funkciis je Internacia
      Fonetika Alfabeto. Ekz. mi provas uzi la "schwa", kio estas deksesuma
      kodnumero 0259.

      Nu, c^u deklaro pri "character set" en HTML-kodo necesas?

      Mi familiaras pri la kodtabeloj. La problemo estas ke tiu retejo ne
      faciligas komprenon de la utiligo de la kodoj per HTML.

      >
      > Date: Wed, 29 Sep 2004 22:11:35 -0700
      > From: "Donald J. HARLOW" <donh@...>
      >Subject: Re: HTML-karakteraro
      >
      >Je 10.02 ptm 2004.09.29, Ralph DUMAIN skribis
      > >Mi ne komprenas kiel deklari aron da karakteroj uzataj (character set) per
      > >HTML. Mi spertas problemojn aperigi kodojn sur ekrano: temas
      > >pri matematikaj simboloj kaj Internacia Fonetika Alfabeto. Mi supozas ke
      > >mi uzas la g^ustajn kodnumerojn, kun formato <&#....;> --mi esperas--sed mi
      > >ne povas aperigi la g^ustajn simbolojn.
      >
      >Unue, mi esperas, ke vi ne uzis la simbolojn '<' kaj '>' kun viaj kodnumeroj.
      >
      >Due, la gxustajn kodnumerojn vi povas trovi cxe http://www.unicode.org -
      >vizitu tie la "Code Charts"; la gxustaj simboloj kaj numeroj gxenerale
      >trovigxas sur la dua pagxo de cxiu tia dokumento.
      >
      >Trie, certigu, ke viaj kodnumeroj estas dekumaj. Sur la tabeloj, la numeroj
      >estas deksesumaj. Do numeron abcd oni kalkulu kiel a x 4096 + b x 256 + c x
      >16 + d. Ekzemple, la Esperanta 'c^' estas "0109" en la tabelo; do 0 x 4096
      >+ 1 x 256 + 0 x 16 + 9 = 256 + 9 = 265, kaj la formatigita kodnumero estas
      >ĉ . Cxar temas pri 16 ciferoj, oni uzas A = 10, B = 11, C = 12, D =
      >13, E = 14, F = 15; do la Esperanta 'u^' estas "016D", aux 0 x 4096 + 1 x
      >256 + 6 x 16 + D=13, aux 256 + 96 + 13 = 365 -> ŭ .
    • A. Irvine
      Vizitu http://lingvo.org/parolsintezo kaj elektu fonetikalfabeten - jen HTML kun IFA.
      Message 2 of 8 , Oct 1, 2004
      • 0 Attachment
        Vizitu http://lingvo.org/parolsintezo kaj elektu "fonetikalfabeten" -
        jen HTML kun IFA.
      • Ralph Dumain
        Mi tute ne komprenas c^i tiun aferon.
        Message 3 of 8 , Oct 1, 2004
        • 0 Attachment
          Mi tute ne komprenas c^i tiun aferon.

          >Message: 3
          > Date: Fri, 01 Oct 2004 12:50:14 -0000
          > From: "A. Irvine" <aaron_irvdel@...>
          >Subject: Re: HTML-karakteraro
          >
          >Vizitu http://lingvo.org/parolsintezo kaj elektu "fonetikalfabeten" -
          >jen HTML kun IFA.
        • Donald J. HARLOW
          Je 08.06 atm 2004.09.30, Ralph DUMAIN skribis ... Se vi uzas unikodon, prefere jes. Sen gxi, la leganta foliumilo uzos sian defauxltan kodigon (ekz-e
          Message 4 of 8 , Oct 1, 2004
          • 0 Attachment
            Je 08.06 atm 2004.09.30, Ralph DUMAIN skribis
            >Dankon! La s^losilo estas la 3-a afero: konverti deksesumajn numerojn. La
            >rezulto estis bona je matematikaj simboloj, sed ne funkciis je Internacia
            >Fonetika Alfabeto. Ekz. mi provas uzi la "schwa", kio estas deksesuma
            >kodnumero 0259.
            >
            >Nu, c^u deklaro pri "character set" en HTML-kodo necesas?

            Se vi uzas unikodon, prefere jes. Sen gxi, la leganta foliumilo uzos sian
            defauxltan kodigon (ekz-e ISO-8859-1). Ankaux, la foliumilo devus uzi
            literaron, kiu enhavas la IFA-ajn literojn. Mi ne scias, cxu tio estas pli,
            cxu malpli, probabla ol ke gxi enhavas la Esperantajn literojn ...

            >Mi familiaras pri la kodtabeloj. La problemo estas ke tiu retejo ne
            >faciligas komprenon de la utiligo de la kodoj per HTML.

            -- Don HARLOW
            http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
            Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
            Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
            Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
          • Ralph Dumain
            Nu, ekzistas font-problemo pri la montro de IPA-karakteroj per Windows Explorer. S^ajnas ke oni ne povas uzi TimesNew Roman sed devas uzi Arial MS Unicode ,
            Message 5 of 8 , Oct 3, 2004
            • 0 Attachment
              Nu, ekzistas font-problemo pri la montro de IPA-karakteroj per Windows
              Explorer. S^ajnas ke oni ne povas uzi TimesNew Roman sed devas uzi "Arial
              MS Unicode", au eble "Lucida Sans Unicode". Sed mi fus^is c^i tiun aferon,
              do ankorau malsukcesis.

              La instrukcioj anglalingvaj trovig^as je:

              http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/ipa-unicode.htm

              C^u la j.wells estas nia John Wells?
            Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.