Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Instalado de linukso sur portebla komputilo

Expand Messages
  • Behrouz Soroushian
    Karaj geamikoj, Mi sxatas intersxangxi mian sperton rilate instalado de linukso sur portebla komputilo. Mi esperas ke mia mesagxo ne malkongruos kun temo de la
    Message 1 of 1 , Feb 26, 2004
      Karaj geamikoj,

      Mi sxatas intersxangxi mian sperton rilate
      instalado de linukso sur portebla komputilo. Mi
      esperas ke mia mesagxo ne malkongruos kun temo de
      la dissendolisto. En aliaj lingvoj krom Esperanto
      ekzistas hejmpagxoj en kiuj oni priskribas siajn
      spertojn por konigi ilin al aliaj. Unu ekzemplo
      de tiaj retpagxoj estas:

      http://www.linux-on-laptops.com/

      Antaue mi havis porteblan Presario 713EA sed cxar
      gxi estis peza do mi decidis acxeti pli malpezan
      komputilon. Post iomete da sercxado mi selektis
      la modelon DELL latitude D400. Gxi havas
      procezilon Intel Centrino 1.7MHz kaj mi demandis
      1Gbajto da memorejo por gxi. Mia malmola disko
      havas 60Gbajton da kapacito. Unue mi uzis (kaj
      ankorau uzas) linukson helpe al virtuala masxino
      MVWare. Tamen tio ne estis kontentiga cxar mi
      sentis ke linukso komunikas kun masxino pere de
      alia mastruma sistemo (kiu en mia kazo estas
      vindozo xp). Pro tio mi decidis instali Mandrake
      9.2 direkte kaj kiel aparta mastruma sistemo sur
      mia komputilo. La plej granda problemo okazis por
      instalado de grafika sistemo. Latitude D400 estas
      ekipita de grafika sistemo surbaze de cxipo Intel
      855GM/GME. Mandrake 9.2 rekonis mian grafikan
      sistemon sed mi ne povis akordi gxin por
      ekran-distingivo 1024x768 au ecx 800x600.
      Pliposte mi trovis ke baza sistemo de enmetado
      eltirado (BIOS) ne disdonas suficxe da memorejon
      al la grafika sistemo. Mi bezonis al flikanta
      programon kaj trovis gxin en:

      http://www.chzsoft.com.ar/855patch.tar.gz
      http://www.mail-archive.com/devel@.../msg02247.html

      Mi devis lancxi gxin antau iks-vindoza sistemo.
      Oni eble volas meti elvokantan ordonon en
      /etc/rc.local sed tio ne kauzas lancxon de
      programo en konvena tempo. Mi preferis meti gxin
      en la dosiero:
      /etc/rc.d/rc.modules
      ordonfrazo estas:
      /root/855patch/855patch 32768

      Sama maniero aplikeblas pri komputiloj kiuj havas
      similan grafikan sistemon kelkaj el tiaj
      komputiloj estas:
      Dell Latitude D500
      Dell Inspiron 500m
      Dell latitude X300
      Ankau gxi eble helpos por komputiloj kiuj havas
      la cxipon Intel 845 GM/GME
      ekzemple Dell Inspiron 1100

      Amike vin salutas, Behrouz






      Yahoo! Mail : votre e-mail personnel et gratuit qui vous suit partout !
      Créez votre Yahoo! Mail sur http://fr.benefits.yahoo.com/

      Dialoguez en direct avec vos amis grâce à Yahoo! Messenger !Téléchargez Yahoo! Messenger sur http://fr.messenger.yahoo.com
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.