Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

RE: [programistoj-respondas] vindozaj tiparoj

Expand Messages
  • Alejandro MEJIA [jubilo.ca]
    Mi ne tute komprenas vian problemon, sed eble LATIN-3 tiparoj helpos vin, cxu vi havas iun? Cxiuj programos prenas la tiparojn de la dosierujo c: windows fonts
    Message 1 of 4 , Oct 27, 2003
    • 0 Attachment
      Mi ne tute komprenas vian problemon, sed eble LATIN-3 tiparoj helpos vin,
      cxu vi havas iun?

      Cxiuj programos prenas la tiparojn de la dosierujo c:\windows\fonts (aux
      c:\winnt\fonts) Oni nur kopiu la tiparo tie.

      Provu tajpi per keyman, aux speciala klavar-arangxo, pli informo cxe:
      http://ttt.jubilo.ca/tajpi

      Gxis

      > -----Original Message-----
      > From: armulo [mailto:armulo@...]
      > Sent: Lunes, 27 de Octubre de 2003 09:41
      > To: programistoj-respondas@yahoogroups.com
      > Subject: [programistoj-respondas] vindozaj tiparoj
      >
      >
      > Mi estas devigita plenumi iun laboron per mastruma sistemo
      > iom fremda por ni, nome Vindozo. Sxajne mi uzas programon,
      > kiu ne komprenas Unikodon, cxar la cirkumflekso U+02C6 estas
      > kopiebla en la programon, sed la hoketo U+02D8 ne funkcias.
      > Pensinte iomete pri la problemo, mi supozas, ke solvo por mia
      > problemo estus krei trompan tiparon, en kiu la Esperantaj
      > literoj aperas en la lokoj de signoj, kiuj ja funkcias. Jen
      > do miaj demandoj:
      >
      > Cxu iu havas recepton por krei tiajn trompajn tiparojn?
      >
      > Kiel oni instalas novan tiparon en Vindozo? Cxu vindozaj
      > programoj aliras tiparojn per la mastruma sistemo, aux cxu
      > cxiu programo mem sercxas en iuj konataj dosierujoj?
      >
      > Mi supozas, ke mi ne estas la unua homo, kiu demandas cxi
      > tion. Kun kreskanta subteno de Unikodo, eble mi estas ecx unu
      > el la lastaj ...
      >
      >
      >
      > ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
      > ---------------------~--> Rent DVDs from home. Over 14,500
      > titles. Free Shipping & No Late Fees. Try Netflix for FREE!
      > http://us.click.yahoo.com/ybSovB/hP.FAA/3jkFAA> /CefplB/TM
      >
      >
      > --------------------------------------------------------------
      > -------~->
      >
      > Por malaboni chi tiun poshtliston, sendu retposhton al:
      > programistoj-respondas-unsubscribe@yahoogroups.com
      >
      >
      >
      > Your use of Yahoo! Groups is subject to
      > http://docs.yahoo.com/info/terms/
      >
      >
    • Marcos Cruz
      El/Je/On 2003 10 27 15:41:17 -0000, armulo escribió / skribis / wrote : armulo Mi estas devigita plenumi iun laboron per mastruma sistemo iom fremda armulo
      Message 2 of 4 , Oct 28, 2003
      • 0 Attachment
        El/Je/On 2003 10 27 15:41:17 -0000, armulo escribió / skribis / wrote :
        armulo> Mi estas devigita plenumi iun laboron per mastruma sistemo iom fremda
        armulo> por ni, nome Vindozo. Sxajne mi uzas programon, kiu ne komprenas
        armulo> Unikodon, cxar la cirkumflekso U+02C6 estas kopiebla en la programon,
        armulo> sed la hoketo U+02D8 ne funkcias. Pensinte iomete pri la problemo, mi

        Mi estas uzanto de Debian GNU/Linux, sed che Vindozo ne havis problemon
        prie, ja estas pluraj solvoj. Supozeble vi uzas Vindozon 98 aw postan.
        Se ne, vi devas unue aktualigi ghin per unikodajn tiparojn (informoj
        facile troveblaj en la reto). Necesas nur programo por ebligi atingi la
        koncernajn literojn per la klavaro. Se vi uzos nur certan
        tekto-prilaboran programon, certe en ghi estas propraj solvoj (nome,
        WordPerfect, Word, OpenOffice, ktp). Se vi bezonas gheneralan solvon por
        chiuj programoj, mi povas konsili la programon Ek! (facile troveblan en
        la reto). Estas aliaj similaj programoj por tio, sed mi ne uzis ilin.

        Ree: Nur se vi uzas Windows 95 vi devas instali unikodajn tiparojn.
        Windows 98 (supozeble ankaw normala versio de 98, ne nur "SE", sed mi ne
        plene certas) kaj postaj estas pretaj por tio.

        Krome: Latin-3-tiparojn mi ne konsilas krom escepte. Ili ja estas
        256-signaj tiparoj, do E-literoj anstatawas aliajn naciajn literojn, kio
        povas krei ghenojn kaj plilaborigojn che certaj taskoj. Chio dependas,
        de la programoj pri kiuj vi devas labori.

        Amike,
        Marcos
      • armulo
        ... Gxuste tion mi bezonas, cxar sxajne la koncerna programo ne funkcias unikode. Intertempe mi trovis solvon: per Font-TTF-0.34 trovebla cxe
        Message 3 of 4 , Oct 28, 2003
        • 0 Attachment
          Marcos Cruz:

          > Krome: Latin-3-tiparojn mi ne konsilas krom escepte.

          Gxuste tion mi bezonas, cxar sxajne la koncerna programo ne funkcias
          unikode. Intertempe mi trovis solvon: per Font-TTF-0.34 trovebla cxe
          http://search.cpan.org/~mhosken/ eblas kopii la Esperantajn literojn
          de siaj normalaj lokoj al iuj alireblaj lokoj, ekzemple iliaj
          Latin-3-lokoj, kaj renomi la tiparon:

          cd /tmp
          tar xzf Font-TTF-0.34.tar.gz
          cd Font-TTF-0.34
          perl Makefile.PL PREFIX=/tmp/i
          make
          make install
          cd /tmp/i/local/share/perl/5.6.1
          perl /tmp/Font-TTF-0.34/scripts/ttfremap.plx -c /tmp/mm -r
          /usr/share/fonts/truetype/winfonts/arial.ttf /tmp/ttarial.ttf
          perl /tmp/Font-TTF-0.34/scripts/ttfname.plx -n eoArial
          /tmp/ttarial.ttf /tmp/eoarial.ttf

          En /tmp/mm estas ekzemple:
          0109, 00e6
          0108, 00c6
          011d, 00f8
          011c, 00d8
          0125, 00b6
          0124, 00a6
          0135, 00bc
          0134, 00ac
          015d, 00fe
          015c, 00de
          016d, 00fd
          016c, 00dd

          Poste mi kopiis la dosieron eoarial.ttf al \Windows\Fonts (aux simile)
          kaj sukcesis aperigi Esperantajn literojn per la nova tiparo.

          Nun mi povas demandi pri tajpado: Mi preferas uzi normalajn vindozajn
          aferojn, se eble, anstataux instali kroman programon. Cxu eblas
          redifini la klavaron en Vindozo XP?
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.