Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Programistoj kaj grafikistoj sercxataj

Expand Messages
  • Hokan LUNDBERG
    E@I (http://ikso.net/echei) sercxas programistojn kaj grafikistojn por siaj projektoj. Se vi estas profesinivela programisto aux grafikisto/aspektigisto, volas
    Message 1 of 1 , Aug 29, 2003
    • 0 Attachment
      E@I (http://ikso.net/echei) sercxas programistojn kaj grafikistojn por siaj projektoj.
       
      Se vi estas profesinivela programisto aux grafikisto/aspektigisto, volas partopreni en internaciaj retprojektoj kaj havas iom da libertempo, ni tre gxojus se vi skribus al ni pri viaj koncernaj spertoj kaj interesoj.
       
      La aktualaj projektoj al kiuj vi povus kontribui estas:
       
      nomo - ttt-adreso: celo de la pagxaro
      Lingva Prismo - www.lingvo.info: Pri lingvoj gxenerale.
      lernu! - www.lernu.net: Por lerni Esperanton.
      Interkulturo - www.interkulturo.net: Por interkulturaj intersxangxoj.
      Hejmpagxo de TEJO - www.tejo.org: Pri agadoj kaj eblecoj en TEJO.
      Edukado - www.edukado.net: Por Esperanto-instruistoj.
      Reta Informado-Centro - www.ikso.net/ric: Por Esperanto-informantoj.
       
      Depende de interkonsento, bezonoj, viaj disponebla tempo kaj sperto, kaj projekto en kiun vi eble sxatus envolvigxi, vi povus ricevi salajron por faritaj taskoj. Kutime oni komence laboras sen mono, por vidi cxu kaj kiel funkcias la kunlaboro, kaj poste laux interkonsento ricevas pagon por cxiu farita tasko, aux por certa laborperiodo (depende de situacio).
       
      La projektaro de E@I konstante kreskas. Kune kun vi, ni povos fari ecx pli!
       
      Amike salutas,
      Hokan Lundberg (unu el la kunlaborantoj)
      -------------------------------------------------------
       Esperanto@Interreto - www.ikso.net
        facile kaj rapide!  /  easy and fast!
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.