Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

F.J. Och kaj Google

Expand Messages
  • Roland Rotsaert
    En la nova eldono de la germana revuo Der Spiegel aperis artikolo pri F.J. Och kaj la tradukprojektoj de Google. Fine ankaŭ estas menciitaj similaj
    Message 1 of 2 , Sep 8 3:42 AM
    • 0 Attachment
      En la nova eldono de la germana revuo 'Der Spiegel' aperis artikolo pri
      F.J. Och kaj la tradukprojektoj de Google. Fine ankaŭ estas menciitaj
      similaj projektoj de Facebook, EU kaj Microsoft.

      Jam delonge vi ne vidis artikolon en la Esperanto-gazetaro pri tiaj
      temoj. Ĉu inter ni ne estas homoj kiuj spertas pri tio, aŭ kiuj almenaŭ
      sekvas la fakan literaturon kaj kapablas verki ion?

      --
      Roland Rotsaert


      [Non-text portions of this message have been removed]
    • hansdj4pg
      mi ankau legis tiun artikolon. (En SPIEGEL 37/2013 p. 78 + 79). Ghi estas tre interesa kaj grava l.m.o. La artikolo ne mencias, chu Och (au iuj de la aliaj
      Message 2 of 2 , Sep 22 4:39 AM
      • 0 Attachment

        mi ankau legis tiun artikolon. (En SPIEGEL 37/2013 p. 78 + 79).

        Ghi estas tre interesa kaj grava l.m.o.


        La artikolo ne mencias, chu Och (au iuj de la aliaj projektoj) uzas meta-lingvon, kiel faris DLT, kiu uzis Esperanton. Shajnas, ke ne. Li shajne uzas frazojn tradukitajn el korpusoj.


        Mi mem dubas, chu negramatika metodo vere estas avantagha.

        Tamen korpusojn-uzanta metodo por multaj lingvoj (menciitaj estas 71 lingvoj) povus treege malgrandigi la programan amplekson kaj kostojn per uzo de unu centra lingvo per kiu chiuj aliaj lingvoj estas tradukitaj. Tiu centra lingvo estu laueble regula, logika lingvo. Kaj ghi estu lingvo komprenebla por homoj, kaj ghi estu facile lernebla.

        Spiegel skribas, ke sro Och mem ne estas lingvo-talento. Eble tial li ne atentas la suprajn pensojn, nur rilatas al statistiko.


        Chu Esperanto ankorau havas shancon, esti uzata en tradukprojektoj?

        Lau raportoj DLT estis finita post elspezo de malpli ol 10 milionoj da dolaroj.

        Lau aliaj raportoj kompanioj kaj UNO elspezis multoble pli.


        Grupo de Esperantistoj kunlaboras en korpuso nomita tatoeba.

        Se ankorau ne farita, vizitu tatoeban. Vi trovas ghin per vikipedio.

        Esperanto atingis en tatoeba jam tre altan rangon, nome la duan lau

        nombro de frazoj, post la angla, antau la germana, franca, hispana

        kaj japana.

        Se ni daurigos niajn klopodojn, estas ech shanco, ke ni povus preterpasi la anglan!


        Tio povus signifi, ke Esperanto jam estas grava por la korpusuloj!

        La frazoj en tatoeba estas tre ekzakte tradukitaj, plurfoje kontrolitaj, diskutitaj kaj korektitaj.

        Eble tial la lingva kvalito de tiu korpuso estas pli alta ol tiu de aliaj korpusoj, kies diverslingvaj frazoj estis skribitaj aparte. Tiuj tial povas havi malpli ghustajn tradukojn. 


        Bonvolu elspezi almenau duonan horon en tatoeba.

        Por mi la spezita tempo estis utila. Per kritikoj je miaj frazoj mi multon lernis, malgrau mi antau tio pensis, ke mi estas relative perfekta progresinto.


        Laste: Chu iu de vi havas kontakton kun s-ro Och?


        Hans



        --- In programistoj-respondas@yahoogroups.com, <programistoj-respondas@yahoogroups.com> wrote:

        En la nova eldono de la germana revuo 'Der Spiegel' aperis artikolo pri
        F.J. Och kaj la tradukprojektoj de Google. Fine ankaŭ estas menciitaj
        similaj projektoj de Facebook, EU kaj Microsoft.

        Jam delonge vi ne vidis artikolon en la Esperanto-gazetaro pri tiaj
        temoj. Ĉu inter ni ne estas homoj kiuj spertas pri tio, aŭ kiuj almenaŭ
        sekvas la fakan literaturon kaj kapablas verki ion?

        --
        Roland Rotsaert


        [Non-text portions of this message have been removed]
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.