Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] La Espero sur poŝtelef ono

Expand Messages
  • Roland Rotsaert
    ... La ogg-versio de Wikipedio malpli plaĉas al mi ol la versio kiun mi nun havas (kaj kiun mi aldonis, eble aliaj interesiĝas). Tamen, via sugesto utilis:
    Message 1 of 5 , Mar 29 6:54 AM
    • 0 Attachment
      Op 29/03/2013 12:24, Sébastien Montagne schreef:
      > saluton Roland,
      >
      > > Mi serĉis plurloke alian taŭgan (ne tro sintrudeman) mp3-version de La
      > > Espero, sed ne trovis. En Vikipedio estas en propra ogg-formato aŭ la
      > > eksteraj ligoj ne funkcias.
      > >
      > Ĉu ?
      > La .ogg-dosieron mi ĵus serĉ-et-is, sed ne trovis...
      >
      > Ĉu iu havas sugeston?
      > >
      > Eble la .ogg-dosiero bone funkcios en via poŝtelefono ?
      > Ĉu vi provis ?
      >
      > Temas pri daten-aranĝo simila al MP3, sed libera :
      > https://eo.wikipedia.org/wiki/Ogg_Vorbis
      >
      La ogg-versio de Wikipedio malpli plaĉas al mi ol la versio kiun mi nun
      havas (kaj kiun mi aldonis, eble aliaj interesiĝas). Tamen, via sugesto
      utilis: kvankam ne estas menciite en la instrukcioj, mia poŝtelefono
      komprenas midi-dosieron kaj la midi sonas pli laŭte ol la mp3.

      Roland




      [Non-text portions of this message have been removed]
    • DEÁK JAHN Gábor
      On Wed, 27 Mar 2013 10:51:34 +0100, Roland Rotsaert wrote: Roland, ... Ogg Vorbis tute ne estas propra al Vikipedio sed tre vaste uzata, libera kaj senkosta
      Message 2 of 5 , Mar 29 10:22 AM
      • 0 Attachment
        On Wed, 27 Mar 2013 10:51:34 +0100, Roland Rotsaert wrote:

        Roland,

        > La Espero, sed ne trovis. En Vikipedio estas en propra ogg-formato
        > au la eksteraj ligoj ne funkcias.

        Ogg Vorbis tute ne estas propra al Vikipedio sed tre vaste uzata, libera kaj senkosta formato. Multaj poshtelefonaj sistemoj konas ghin automate, ekz. Android. Se hazarde tamen ne, ekzistas amaso da programoj por konverti kaj manipuli sonon. Unu el la vere multaj estas Audacity. Ghi ankau kapablas plilautigi.

        Ghis,
        Gábor

        -------------------------------------------------------------------
        Gábor DEÁK JAHN -- Budapest, Hungario
        E-letero: djg@...
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.