Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

prilabori.org - nova kunlaborejo

Expand Messages
  • Hokan LUNDBERG
    [Mi pardonpetas al ĉiuj kiuj ricevas ĉi tiun mesaĝon plurfoje.] Karaj, sendepende de tio ĉu vi estas aktivulo de Eo-organizo aŭ ĉu vi memstare aktivas
    Message 1 of 3 , Jan 7, 2013
    • 0 Attachment
      [Mi pardonpetas al ĉiuj kiuj ricevas ĉi tiun mesaĝon plurfoje.]

      Karaj,

      sendepende de tio ĉu vi estas aktivulo de Eo-organizo aŭ ĉu vi
      memstare aktivas por Esperanto, jen verŝajne interesa paĝaro por vi:
      www.prilabori.org

      La celo de prilabori.org estas faciligi kunlaboron pri konkretaj
      projektoj. (La paĝaro estas tute nova kaj ankoraŭ prilaborata.)

      Ĉe la paĝaro vi jam povas:
      - proponi projektideon
      - voĉdoni por ideoj kaj komenti ilin
      - aliĝi al projekto kaj kune kun aliaj realigi kaj prilabori ĝin

      Por pli da informoj pri la paĝaroj kaj la iniciatinto, vidu
      http://www.liberafolio.org/2013/mi-volas-prilabori-ion .

      Feliĉan aktivan jaron :-).

      Salutas,
      Hokan
    • Roland Rotsaert
      ... Mi emis tuj registri min ĉe prilabori.org, sed rigardante la Labortabulon mi hezitas: en la superrigardo de la lastaj aktivaĵoj mi nur trovis
      Message 2 of 3 , Jan 7, 2013
      • 0 Attachment
        Op 7/01/2013 18:54, Hokan LUNDBERG schreef:

        > sendepende de tio ĉu vi estas aktivulo de Eo-organizo aŭ ĉu vi
        > memstare aktivas por Esperanto, jen verŝajne interesa paĝaro por vi:
        > www.prilabori.org
        >
        Mi emis tuj registri min ĉe prilabori.org, sed rigardante la
        'Labortabulon' mi hezitas: en la superrigardo de la lastaj aktivaĵoj mi
        nur trovis kaŝnomojn, neniun realan nomon (t.e. antaŭnomon + familian
        nomon). Rigardante la profilon plej ofte troveblas la realan nomon, sed
        kial oni ne tuj montras ĝin? Mi pli kaj pli malŝatas la kutimon uzi
        pseŭdonomojn (kutimo kiu ankaŭ ekster Esperantujo ekzistas).

        Roland Rotsaert
      • Johan Derks
        Mi konsideras homojn kiuj ech en la profilo ne mencias siajn realajn antaunomon kaj familian nomon kiel potencialajn talpojn. Sed, karaj programistoj, chu ne
        Message 3 of 3 , Jan 8, 2013
        • 0 Attachment
          Mi konsideras homojn kiuj ech en la profilo ne mencias siajn realajn antaunomon kaj familian nomon kiel potencialajn talpojn.
          Sed, karaj programistoj, chu ne ekzistas preta programeto por kanaligi la enskribighon de membro de retdiskutlisto
          au chu la retfirmaoj Google kaj Yahoo ne ebligas tion?

          Johan Derks



          ----- Oorspronkelijk bericht -----
          Van: Roland Rotsaert
          Aan: programistoj-respondas@yahoogroups.com
          Verzonden: maandag 7 januari 2013 20:20
          Onderwerp: Re: [programistoj-respondas] prilabori.org - nova kunlaborejo



          Op 7/01/2013 18:54, Hokan LUNDBERG schreef:

          > sendepende de tio ĉu vi estas aktivulo de Eo-organizo aŭ ĉu vi
          > memstare aktivas por Esperanto, jen verŝajne interesa paĝaro por vi:
          > www.prilabori.org
          >
          Mi emis tuj registri min ĉe prilabori.org, sed rigardante la
          'Labortabulon' mi hezitas: en la superrigardo de la lastaj aktivaĵoj mi
          nur trovis kaŝnomojn, neniun realan nomon (t.e. antaŭnomon + familian
          nomon). Rigardante la profilon plej ofte troveblas la realan nomon, sed
          kial oni ne tuj montras ĝin? Mi pli kaj pli malŝatas la kutimon uzi
          pseŭdonomojn (kutimo kiu ankaŭ ekster Esperantujo ekzistas).

          Roland Rotsaert




          [Non-text portions of this message have been removed]
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.