Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] Gramatika kontrolado en LibreOffice kaj OpenOffice

Expand Messages
  • Johan Derks
    Che mi la opcio Esperanto ricevis kontrolmarkon en For Selection, sed nek en For Paragraph nek en For all Text. Amike, Johan Derks ... From: Hokan LUNDBERG
    Message 1 of 4 , Aug 24, 2012
    • 0 Attachment
      Che mi la opcio 'Esperanto' ricevis kontrolmarkon en For Selection, sed nek en For Paragraph nek en For all Text.

      Amike,

      Johan Derks


      ----- Original Message -----
      From: Hokan LUNDBERG
      To: programistoj-respondas@yahoogroups.com
      Sent: Sunday, August 19, 2012 10:50 AM
      Subject: [programistoj-respondas] Gramatika kontrolado en LibreOffice kaj OpenOffice



      Saluton,

      ĉu vi jam scias ke eblas gramatike kontroli tekston en Esperanto
      uzante OpenOffice aŭ LibreOffice kaj Lingvohelpilon? Lingvohelpilon
      kreis ĉefe Eckhard Bick de GramTrans kune kun sia programista helpanto
      Tino Didriksen.

      Bonege se pluraj testus kaj raportus ev cimojn aŭ malbonaĵojn en la
      gramatika kontrolado!

      Por instali la kontrolilon en Libre/OpenOffice, vi povas sekvi la jenajn paŝojn:
      1) Elŝuti kaj instali LibreOffice aŭ OpenOffice
      2) Elŝuti la dosieron http://alpha.visl.sdu.dk/gramtrans-openoffice.oxt
      3) Duoble alklaki la gramtrans-openoffice.oxt-dosieron
      4) (Re)startigi OpenOffice / LibreOffice

      Por testi la gramatikan kontrolilon, vi povas sekvi la jenajn paŝojn:
      1) Elekti Esperanton kiel lingvon en via tekstoredaktilo
      (Iloj/Lingvo/Por ĉiu teksto/Esperanto)
      2) Entajpi aŭ enkopii Eo-tekston
      3) Alklaki la butonon por gramatikkontrolado (Ĝi havas "ABC" kaj bluan hokon)

      Raporton de via testado bv sendi al eckhard.bick@....

      Amike,
      Hokan




      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.