Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] Lego de pdf-dokumento per Firefox

Expand Messages
  • Dominique Pellé
    Roland Rotsaert ... Se vi uzas kromajxon (plugin) por Firefox por vidi pdf-dokumentojn, mi konsilas malsxalti tion. Estas cxiam
    Message 1 of 7 , Jun 26, 2012
    View Source
    • 0 Attachment
      Roland Rotsaert <roland.rotsaert@...>

      > Ekde unu aŭ du monatoj mi foje ne plu kapablas malfermi pdf-dokumenton
      > uzante ligon en retpaĝo; ekzemple je
      > http://www.europo.eu/eo/clanok/53-9-a-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-irlando-2012
      > estas ligilo ('ĉi-tie') al informfaldfolio. Kiam mi alklakas la ligilon,
      > nenio okazas. (Alklaki per dekstra musbutono, savi kaj poste malfermi
      > eblas.) Per Internet Explorer senprobleme aperas la faldfolio.
      >
      > Eble la problemo ekestis kun la instalo de la nova Firefox-versio (sen
      > la tradiciaj menuoj, nuna versio 13.0.1, nederlanda).
      >
      > Ĉu iu spertas similan problemon? Ĉu estas solvo?
      >
      > Roland Rotsaert

      Se vi uzas kromajxon (plugin) por Firefox por vidi pdf-dokumentojn,
      mi konsilas malsxalti tion. Estas cxiam fonto de problemoj. Ne estas
      nova afero. Antaux eble 10 jaroj, mi jam spertis tiajn problemojn kun
      la tiam nomata Netscape!

      Mi vidas, ke en Ubuntu, Firefox fakte defaŭlte ne havas
      tian kromajxon. Anstataux vidi pdf-dokumentojn ene de
      Firefox, gxi do malfermas alian apartan programon por vidi
      pdf-dokumentojn. Funkcias pli bone tiel.

      Vidu:

      http://support.mozilla.org/en-US/kb/view-pdf-files-firefox-without-downloading-them

      Estas fakte 3 manieroj por vidi pdf-dokumentojn per Firefox:

      - kun pdf-kromajxo (tio ofte malbone funkcias)

      - kun Javascript/HTML5 skripto, kiu sxangxas pdf al html5.
      Tio estas bona ideo, sed estas ankoraux iom nova
      https://github.com/mozilla/pdf.js/blob/master/README.md

      - aux sen kromajxo ajn. Firefox alsxutas la pdf-dokumenton
      kaj simple malfermas gxin kun alia programo (tio bone funkcias,
      kaj mi cxiam uzas tiun manieron)

      -- Dominique
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.