Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: [programistoj-respondas] Lego de pdf-dokumento per Firefox

Expand Messages
  • Bertilo Wennergren
    ... Notu, ke mi atendas jam de almenaŭ unu jaro, kredeble pli, kaj ankoraŭ nenio ajn okazoj, krom ke multaj krom mi raportis la problemon. Kredeble Adobe ne
    Message 1 of 7 , Jun 26, 2012
      Roland Rotsaert:

      >> Tio eble estas tiu tre bone konata problemo, kiun mi jam spertis, kaj
      >> pri kiu multegaj jam plendas dum monatoj. Temas pri problemo en la
      >> kunlaboro inter Fajrovulpo kaj la aldona programeto, kiu zorgas pri
      >> montrado de PDF-oj, nome tiu de Adobe. La problemo ekzistas ekde
      >> versio 4 de Fajruvulpo, kaj - se mi bone komprenis - la solvon devas
      >> krei Adobe. (Eble la problemo ekzistas nur en Linukso, mi ne certas.)

      >> Se oni povas forigi la PDF-legilon de Adobe, kaj igi Fajrovulpon uzi
      >> alian programon por montri PDF-ojn, la problemo malaperas. Sed tia
      >> ŝanĝo ne estas tute facila.

      > Dankon pro la informo; mi atendos solvon...

      Notu, ke mi atendas jam de almenaŭ unu jaro, kredeble pli, kaj ankoraŭ
      nenio ajn okazoj, krom ke multaj krom mi raportis la problemon.
      Kredeble Adobe ne multe zorgas pri la afero...

      --
      Bertilo
    • Joop Eggen
      PHP-paĝo donas la PDF-on. Zorgu ke unue estas vokata: header( Content-Type , application/pdf ); ĉar kiam mi rigardis la enhavtipo estis text/html.
      Message 2 of 7 , Jun 26, 2012
        PHP-paĝo donas la PDF-on.
        Zorgu ke unue estas vokata:
        header('Content-Type', 'application/pdf');
        ĉar kiam mi rigardis la enhavtipo estis text/html.



        ________________________________
        Von: Roland Rotsaert <roland.rotsaert@...>
        An: programistoj-respondas@yahoogroups.com
        Gesendet: 8:12 Dienstag, 26.Juni 2012
        Betreff: [programistoj-respondas] Lego de pdf-dokumento per Firefox


         
        Ekde unu aŭ du monatoj mi foje ne plu kapablas malfermi pdf-dokumenton
        uzante ligon en retpaĝo; ekzemple je
        http://www.europo.eu/eo/clanok/53-9-a-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-irlando-2012
        estas ligilo ('ĉi-tie') al informfaldfolio. Kiam mi alklakas la ligilon,
        nenio okazas. (Alklaki per dekstra musbutono, savi kaj poste malfermi
        eblas.) Per Internet Explorer senprobleme aperas la faldfolio.

        Eble la problemo ekestis kun la instalo de la nova Firefox-versio (sen
        la tradiciaj menuoj, nuna versio 13.0.1, nederlanda).

        Ĉu iu spertas similan problemon? Ĉu estas solvo?

        Roland Rotsaert



        [Non-text portions of this message have been removed]
      • Roland Rotsaert
        Ĉu mi bone komprenas ke (parte) kulpas la kreanto de la retpaĝo? Roland
        Message 3 of 7 , Jun 26, 2012
          Ĉu mi bone komprenas ke (parte) kulpas la kreanto de la retpaĝo?

          Roland

          Op 27/06/2012 3:49, Joop Eggen schreef:
          > PHP-paĝo donas la PDF-on.
          > Zorgu ke unue estas vokata:
          > header('Content-Type', 'application/pdf');
          > ĉar kiam mi rigardis la enhavtipo estis text/html.
          >
          > ________________________________
          > Von: Roland Rotsaert <roland.rotsaert@...
          > <mailto:roland.rotsaert%40gmail.com>>
          > An: programistoj-respondas@yahoogroups.com
          > <mailto:programistoj-respondas%40yahoogroups.com>
          > Gesendet: 8:12 Dienstag, 26.Juni 2012
          > Betreff: [programistoj-respondas] Lego de pdf-dokumento per Firefox
          >
          >
          >
          > Ekde unu aŭ du monatoj mi foje ne plu kapablas malfermi pdf-dokumenton
          > uzante ligon en retpaĝo; ekzemple je
          > http://www.europo.eu/eo/clanok/53-9-a-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-irlando-2012
          >
          > estas ligilo ('ĉi-tie') al informfaldfolio. Kiam mi alklakas la ligilon,
          > nenio okazas. (Alklaki per dekstra musbutono, savi kaj poste malfermi
          > eblas.) Per Internet Explorer senprobleme aperas la faldfolio.
          >
          > Eble la problemo ekestis kun la instalo de la nova Firefox-versio (sen
          > la tradiciaj menuoj, nuna versio 13.0.1, nederlanda).
          >
          > Ĉu iu spertas similan problemon? Ĉu estas solvo?
          >
          > Roland Rotsaert
          >
        • Dominique Pellé
          Roland Rotsaert ... Se vi uzas kromajxon (plugin) por Firefox por vidi pdf-dokumentojn, mi konsilas malsxalti tion. Estas cxiam
          Message 4 of 7 , Jun 26, 2012
            Roland Rotsaert <roland.rotsaert@...>

            > Ekde unu aŭ du monatoj mi foje ne plu kapablas malfermi pdf-dokumenton
            > uzante ligon en retpaĝo; ekzemple je
            > http://www.europo.eu/eo/clanok/53-9-a-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-irlando-2012
            > estas ligilo ('ĉi-tie') al informfaldfolio. Kiam mi alklakas la ligilon,
            > nenio okazas. (Alklaki per dekstra musbutono, savi kaj poste malfermi
            > eblas.) Per Internet Explorer senprobleme aperas la faldfolio.
            >
            > Eble la problemo ekestis kun la instalo de la nova Firefox-versio (sen
            > la tradiciaj menuoj, nuna versio 13.0.1, nederlanda).
            >
            > Ĉu iu spertas similan problemon? Ĉu estas solvo?
            >
            > Roland Rotsaert

            Se vi uzas kromajxon (plugin) por Firefox por vidi pdf-dokumentojn,
            mi konsilas malsxalti tion. Estas cxiam fonto de problemoj. Ne estas
            nova afero. Antaux eble 10 jaroj, mi jam spertis tiajn problemojn kun
            la tiam nomata Netscape!

            Mi vidas, ke en Ubuntu, Firefox fakte defaŭlte ne havas
            tian kromajxon. Anstataux vidi pdf-dokumentojn ene de
            Firefox, gxi do malfermas alian apartan programon por vidi
            pdf-dokumentojn. Funkcias pli bone tiel.

            Vidu:

            http://support.mozilla.org/en-US/kb/view-pdf-files-firefox-without-downloading-them

            Estas fakte 3 manieroj por vidi pdf-dokumentojn per Firefox:

            - kun pdf-kromajxo (tio ofte malbone funkcias)

            - kun Javascript/HTML5 skripto, kiu sxangxas pdf al html5.
            Tio estas bona ideo, sed estas ankoraux iom nova
            https://github.com/mozilla/pdf.js/blob/master/README.md

            - aux sen kromajxo ajn. Firefox alsxutas la pdf-dokumenton
            kaj simple malfermas gxin kun alia programo (tio bone funkcias,
            kaj mi cxiam uzas tiun manieron)

            -- Dominique
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.