Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: [programistoj-respondas] Dubo pri komputada termino

Expand Messages
  • Alexander Shlafer
    ... Mi plene konsentas kun vi. Mi mem daŭre uzas la formon Javo por la lingvonomo ekde kiam mi devis uzi la novan de la nova lingvo en Esperanto la unuan
    Message 1 of 8 , Apr 6 10:37 AM
      Joop Eggen:

      > Mia iritaĵo estas "ĝavo".

      Mi plene konsentas kun vi.

      Mi mem daŭre uzas la formon "Javo" por la lingvonomo
      ekde kiam mi devis uzi la novan de la nova lingvo en Esperanto
      la unuan fojon (se mi ne eraras, en 1994).

      Ĝis nun mi tute kontentas pri tiu ĉi elekto
      kaj tute ne vidas kialon rekonsideri ĝin.

      La intertempe aperintan formon "Ĝavo" mi opinias ĝena
      kaj sencela elpensaĵo.

      Amike,
      -Aleksandro
      -----
      Alexander Shlafer
      Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
      http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/
    • Alexander Shlafer
      Mi ĵus mistajpis: la novan de la nova lingvo Kompreneble devus esti la nomon de la nova lingvo -Aleksandro
      Message 2 of 8 , Apr 6 10:40 AM
        Mi ĵus mistajpis:

        la novan de la nova lingvo

        Kompreneble devus esti

        la nomon de la nova lingvo

        -Aleksandro
      • Nei
        Karaj Amikoj, Dankon pro la atento. Markos
        Message 3 of 8 , Apr 9 5:17 AM
          Karaj Amikoj,

          Dankon pro la atento.

          Markos

          Em Qui, 2012-04-05 às 19:35 +0200, Bertilo Wennergren escreveu:
          >
          > Markos demandis:
          >
          > > Kiu estas la esperantan tradukon por "initialization" (angle).
          > > Kiam oni atribuas al variablo komencan valoron.
          >
          > La Komputada Leksikono kaj la Komputeko donas por tio la
          > monstran vorton "pravalorizi", kiu al mi absolute malplaĉas,
          > precipe pro la aĉa neoficiala sufikso IZ:
          >
          > http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/PR.html#PRAVALORIZI
          > http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=initialize
          >
          > Se mi rajtus decidi, mi rekomendus "pravalorumi" aŭ eĉ "iniciati".
          >
          > --
          > Bertilo
          >
          >
          >
          >
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.