Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] helpo petata por finprepari enketilon

Expand Messages
  • Francesco Maurelli
    Mi nur volas aldoni ke google permesas krei relative facile enketilojn kaj automate aldonas la datumojn en google-dokumento simila al excel. Ankau tiu ebleco
    Message 1 of 14 , Sep 18, 2011
    • 0 Attachment
      Mi nur volas aldoni ke google permesas krei relative facile enketilojn
      kaj automate aldonas la datumojn en google-dokumento simila al excel.
      Ankau tiu ebleco estas priesplorinda, ĉefe se oni ne estas tre spertaj
      por mem programi ĉion (au simple oni volas ŝpari iom da tempo :-) )

      amike,
      Francesco
    • Johan Derks
      Saluton Paulo, Mi trovis la enketilon kun finajho DR1.html per Google tuj sur la unua pagho. Kial vi metis ghin en la reton? Mi ne riprochas vin, sed mi nur
      Message 2 of 14 , Oct 14, 2011
      • 0 Attachment
        Saluton Paulo,

        Mi trovis la enketilon kun finajho DR1.html per Google tuj sur la unua pagho.
        Kial vi metis ghin en la reton?
        Mi ne riprochas vin, sed mi nur estas scivolema, char se vi farus same kun DR2.html, kiu ajn povus respondi la enketon sen esti delegito.

        Johan

        ----- Original Message -----
        From: Paul Ebermann
        To: programistoj-respondas@yahoogroups.com
        Sent: Wednesday, September 14, 2011 4:06 PM
        Subject: Re: [programistoj-respondas] helpo petata por finprepari enketilon



        Pri la havigo de erara konzolo ja jam Bertilo skribis.
        Mi simple uzis tiun de Opera, ĉar tio estas la retumilo,
        kiun mi kutime uzas.

        Johan Derks schrieb:

        > Efektive via konkludo ke estas ne-rekono de 'DRdemandaro' kiu kauzis la problemon kun
        > Firefox estas ghusta.
        >
        > Mia demando:
        > Chu la enmeto de DRdemandaro=document.forms['DRdemandaro']; en la komenco de la unua funkcio
        > de kontrolilo.js sufichas por ke ghi estu rekonata en chiuj funkcioj?

        Tiu ordono difinas la variablon »DRDemandaro« kiel membro de la
        aktuala objecto. Se mi komprenas bone, tio estas la »window«-objecto,
        se oni ne faris apartajn paŝojn por ke alia objekto estas la aktuala.

        Ĉiuokaze, ĉiuj sekve vokitaj funkcioj laboras ene de la sama objekto, kaj
        tiel povas uzi la membrojn de ĝi.

        Paŭlo




        [Non-text portions of this message have been removed]
      • Paul Ebermann
        ... Por plifaciligi elprovadon kaj montri la plibonigojn. Fakte mi intencis forigi ĝin post la diskutado ĉi tie, sed tion forgesis. Guglo ŝajne trovis ĝin
        Message 3 of 14 , Oct 17, 2011
        • 0 Attachment
          Johan Derks schrieb:
          > Saluton Paulo,
          >
          > Mi trovis la enketilon kun finajho DR1.html per Google tuj sur la unua pagho.
          > Kial vi metis ghin en la reton?

          Por plifaciligi elprovadon kaj montri la plibonigojn. Fakte mi intencis forigi ĝin post la diskutado ĉi tie, sed tion forgesis. Guglo ŝajne trovis ĝin ĉar mi metis ligon ĉi tie en la dissendolisto.

          Mi nun forigis ĝin, dankon pro la memorigo.

          > Mi ne riprochas vin, sed mi nur estas scivolema, char se vi farus same kun DR2.html,
          > kiu ajn povus respondi la enketon sen esti delegito.

          Nu, tio ĉiuokaze eblas.

          (Por eviti ke kopio de la enketilo ankaŭ sendas al la sama servilo, indas meti
          relativan adreson, i.e. sen la domajnnomo, en la `action`-atributon.)


          Paŭlo
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.