Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: [programistoj-respondas] helpo petata por finprepari enketilon

Expand Messages
  • Johan Derks
    Tre interese! Dankon. Johan ... From: Marek Blahus To: programistoj-respondas@yahoogroups.com Sent: Thursday, September 15, 2011 12:35 AM Subject: Re:
    Message 1 of 14 , Sep 18, 2011
      Tre interese!
      Dankon.

      Johan

      ----- Original Message -----
      From: Marek Blahus
      To: programistoj-respondas@yahoogroups.com
      Sent: Thursday, September 15, 2011 12:35 AM
      Subject: Re: [programistoj-respondas] helpo petata por finprepari enketilon



      Karaj,

      mi ĝojas ke pere de helpemuloj en tiu ĉi grupo la problemo de Johan
      Derks ŝajnas solviĝi.

      Mi ŝatus profiti la okazon por atentigi pri unu projekto de E@I, la
      retejo www.komputeko.net. Ĝi donas tradukojn de multaj komputilaj
      vortoj, en esperanto kaj ankaŭ en kelkaj naciaj lingvoj (por kiuj ankaŭ
      ofte nenio tia ekzistas).

      En Komputeko eblas legi ekzemple ke:
      * "alert box" estas "averta fenestro" (eventuale "averta mesaĝo")
      * "add-on" estas "aldonaĵo" aŭ "helpprogramo"

      Tiuj tradukoj jam estas uzataj en multaj komputilaj programoj
      (OpenOffice, Ubuntu, Firefox...) kaj estas konsilinde uzi ilin anstataŭ
      adaptitaj anglaj fonetikaj transskriboj kiel "alertbokso" aŭ uzado de
      anglaj vortoj senŝanĝe ("add-on").

      Floru la komputilista vivo en esperanto!

      Amike,
      Marek

      Je 2011-09-13 09:27, "Johan Derks" derks.esp@... skribis:
      > Karaj kolegoj,
      >
      > Mi estas ne-profesia programanto, simple por utiligi la avantaghojn
      > de interreto por propraj au komunaj agadoj por Esperanto.
      >
      > La lastajn semajnojn mi skriptis html-paghon, kiu estas destinita
      > kiel enketilo al UEA-delegitoj. La laboro estis vere peza kaj ankorau
      > la funkciado de la enketilo ne estas kiel mi deziras ghin.
      >
      > Specife la validigo de la formularo kreas kapdoloron. Shajnas ke la
      > kombinita funkcio kiu efektivigas tion estas tro longa au io tia,
      > char post proksimume dek instrukcioj por plenigi iun kampon ktp, la
      > funkcia 'fadeno' de korektado rompighas kaj chiuj enskribitaj valoroj
      > estas malaperigitaj.
      >
      > Ankau kun Mozilla Firefox mi havas problemon, char ghi malspecife
      > (default) ne funkciigas 'alertbokson'. Aldone, se oni instalis la
      > 'add-on' por 'alertbokso', ghi ne funkciigas ghin konsekvence (kiom
      > mi povis konstati). Enketotoj kiuj instalrutine uzas Mozilla Firefox
      > devas esti priavertitaj pri tiu manko kaj mi shatus havi - se eble -
      > esplorfunkcion, kiu detektas la uzadon de Mozilla Firefox che la
      > uzanto.
      >
      > Por ne foruzi pli da semajnoj, mi afable petas vin, konsili kiel
      > perfektigi mian enketilon. La php-prilaboran dosieron mi ankorau ne
      > skriptis. Tio estas por posta fazolabor.
      >
      > Ghi estas trovebla che http:/home.telfort.nl/derks.esp/DR1.html.
      >
      > Antaudankon kaj saluton,
      >
      > Johan Derks




      [Non-text portions of this message have been removed]
    • Francesco Maurelli
      Mi nur volas aldoni ke google permesas krei relative facile enketilojn kaj automate aldonas la datumojn en google-dokumento simila al excel. Ankau tiu ebleco
      Message 2 of 14 , Sep 18, 2011
        Mi nur volas aldoni ke google permesas krei relative facile enketilojn
        kaj automate aldonas la datumojn en google-dokumento simila al excel.
        Ankau tiu ebleco estas priesplorinda, ĉefe se oni ne estas tre spertaj
        por mem programi ĉion (au simple oni volas ŝpari iom da tempo :-) )

        amike,
        Francesco
      • Johan Derks
        Saluton Paulo, Mi trovis la enketilon kun finajho DR1.html per Google tuj sur la unua pagho. Kial vi metis ghin en la reton? Mi ne riprochas vin, sed mi nur
        Message 3 of 14 , Oct 14, 2011
          Saluton Paulo,

          Mi trovis la enketilon kun finajho DR1.html per Google tuj sur la unua pagho.
          Kial vi metis ghin en la reton?
          Mi ne riprochas vin, sed mi nur estas scivolema, char se vi farus same kun DR2.html, kiu ajn povus respondi la enketon sen esti delegito.

          Johan

          ----- Original Message -----
          From: Paul Ebermann
          To: programistoj-respondas@yahoogroups.com
          Sent: Wednesday, September 14, 2011 4:06 PM
          Subject: Re: [programistoj-respondas] helpo petata por finprepari enketilon



          Pri la havigo de erara konzolo ja jam Bertilo skribis.
          Mi simple uzis tiun de Opera, ĉar tio estas la retumilo,
          kiun mi kutime uzas.

          Johan Derks schrieb:

          > Efektive via konkludo ke estas ne-rekono de 'DRdemandaro' kiu kauzis la problemon kun
          > Firefox estas ghusta.
          >
          > Mia demando:
          > Chu la enmeto de DRdemandaro=document.forms['DRdemandaro']; en la komenco de la unua funkcio
          > de kontrolilo.js sufichas por ke ghi estu rekonata en chiuj funkcioj?

          Tiu ordono difinas la variablon »DRDemandaro« kiel membro de la
          aktuala objecto. Se mi komprenas bone, tio estas la »window«-objecto,
          se oni ne faris apartajn paŝojn por ke alia objekto estas la aktuala.

          Ĉiuokaze, ĉiuj sekve vokitaj funkcioj laboras ene de la sama objekto, kaj
          tiel povas uzi la membrojn de ĝi.

          Paŭlo




          [Non-text portions of this message have been removed]
        • Paul Ebermann
          ... Por plifaciligi elprovadon kaj montri la plibonigojn. Fakte mi intencis forigi ĝin post la diskutado ĉi tie, sed tion forgesis. Guglo ŝajne trovis ĝin
          Message 4 of 14 , Oct 17, 2011
            Johan Derks schrieb:
            > Saluton Paulo,
            >
            > Mi trovis la enketilon kun finajho DR1.html per Google tuj sur la unua pagho.
            > Kial vi metis ghin en la reton?

            Por plifaciligi elprovadon kaj montri la plibonigojn. Fakte mi intencis forigi ĝin post la diskutado ĉi tie, sed tion forgesis. Guglo ŝajne trovis ĝin ĉar mi metis ligon ĉi tie en la dissendolisto.

            Mi nun forigis ĝin, dankon pro la memorigo.

            > Mi ne riprochas vin, sed mi nur estas scivolema, char se vi farus same kun DR2.html,
            > kiu ajn povus respondi la enketon sen esti delegito.

            Nu, tio ĉiuokaze eblas.

            (Por eviti ke kopio de la enketilo ankaŭ sendas al la sama servilo, indas meti
            relativan adreson, i.e. sen la domajnnomo, en la `action`-atributon.)


            Paŭlo
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.