Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Helppeto pri vortarega programado

Expand Messages
  • autoling
    Celaĵo Utilika petas helpon de programistoj en la projekto Leksilo. Ni pretas pagi monon al la helpantoj. Leksilo (bazita parte sur ReVo kaj multaj aliaj
    Message 1 of 1 , Mar 25, 2011
    • 0 Attachment
      Celaĵo Utilika petas helpon de programistoj en la projekto Leksilo. Ni pretas pagi monon al la helpantoj. Leksilo (bazita parte sur ReVo kaj multaj aliaj vortaroj esperantlingvaj) intencas iĝi la monde plej granda kaj plej multlingva vortaro. Ĝi jam ujas pli ol 17 milionojn da vortoj en pli ol 6.000 lingvoj.

      La helpantoj analizos kaj/aÅ­ programos en la jenaj komputilaj fakoj:

      1. Grafika signokomprenado (= "optika karaktra rekonado").
      2. Ulara komputado (= rete akiri respondojn de homamasoj).
      3. Komputilaj ludoj.
      4. AÅ­tomata traduka rezonado.
      5. Komputilaj gramatikoj de planlingvoj.
      6. Retstruktura videbligado.
      7. Bildserĉado.
      8. Retprograma adaptiĝo al klientetoj.
      9. Sociaj kromprogramoj.

      Oni povas helpi ie ajn kaj iam ajn. Serĉatas ĉefe studentoj, sed ankaŭ ne-plu-studentoj povas helpi kontrakte. Por legi pli (anglalingve), vizitu:

      http://utilika.org/epo/info/work.html kaj elektu la detalojn pri "Staĝoj".
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.