Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

E-literoj en Windows Mobile

Expand Messages
  • Andrej Grigorjevskij
    Saluton, ĵus mi vidis en alia listo alvokon por amase skribi al Google, petante aldoni E-klavaron al ties telefona operaciumo Android. Ĝenerale, tio mi
    Message 1 of 1 , Jan 3, 2010
    • 0 Attachment
      Saluton,

      ĵus mi vidis en alia listo alvokon por amase skribi al Google, petante
      aldoni E-klavaron al ties telefona operaciumo Android. Ĝenerale, tio
      mi mirigis min, ja temas pri malfermita sistemo - oni simple kreu mem.

      Sed ĉefe tio instigis min raporti ĉi tie, ke por Windows Mobile tia
      solvo ekzistas. Ekz. tiu ĉi letero estas skribita unikode el mia "saĝa
      telefono".

      Ne temas pri iu nova programo - mi adaptis liberan rusan programeton,
      kiu konvertas cirilajn karaktrojn al ekvivalentaj latinaj kaj inverse
      (utilas por tiuj, kiuj ne havas cirilan klavaron). Ĝi funkcias kun
      ajna tekstokampo - mi foje eĉ SMS-ojn kun E-literoj sendis.

      La programeto nomiĝas Translit, mi volonte sendus ĝin, se oni petus.

      Siaflanke mi volonte ekscius pri aliaj solvoj.

      Amike,
      Andrej

      --
      Отправлено с моего мобильного устройства
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.