Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [programistoj-respondas] La plej bona kontrauxvirusa programo?

Expand Messages
  • Zmicier Lapcionak
    ... Mi uzas hejme senpagan Avira Antivir (http://www.free-av.com/) Kiel nekontrolita konsilo mi povas nomi ankaŭ NOD32. Via ĉi letero ial trafis en
    Message 1 of 9 , Dec 8, 2009
    • 0 Attachment
      2009/12/8 Mihxail Povorin <povorin@...>:
      > Cxu vi povas konsili programon, kiu sendube estas unu el la plej bonaj?

      Mi uzas hejme senpagan Avira Antivir (http://www.free-av.com/)

      Kiel nekontrolita konsilo mi povas nomi ankaŭ NOD32.


      Via ĉi letero ial trafis en spam-listo laŭ opinio de Gmail :)


      --
      Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>
    • Joop Eggen
      Preventa programo kiu daŭre kontrolas ĉu la instalitaj/instalataj programoj (ek)havas sekurecproblemon kaj proponas solvon estas havebla ĉe:
      Message 2 of 9 , Dec 8, 2009
      • 0 Attachment
        Preventa programo kiu daŭre kontrolas ĉu la instalitaj/instalataj programoj (ek)havas sekurecproblemon kaj proponas solvon estas havebla ĉe:
        http://secunia.com/vulnerability_scanning/personal/

        Do imagu, se via Flash-kromprogramo en via TTT-legilo estas nesekura, al vi jam estas proponata instali sekurigan flikon. Tio estus plej sekura.













        __________________________________________________
        Do You Yahoo!?
        Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen herausragenden Schutz gegen Massenmails.
        http://mail.yahoo.com

        [Non-text portions of this message have been removed]
      • DE�K JAHN, G�bor
        On Tue, 08 Dec 2009 12:56:51 +0300, Mihxail Povorin wrote: Mikaelo, AVG (Free), Avast, NOD32, Avira. Nepre evitu Norton, Panda. Ghis, Gábor ... Gábor DEÁK
        Message 3 of 9 , Dec 8, 2009
        • 0 Attachment
          On Tue, 08 Dec 2009 12:56:51 +0300, Mihxail Povorin wrote:

          Mikaelo,

          AVG (Free), Avast, NOD32, Avira. Nepre evitu Norton, Panda.

          Ghis,
          Gábor

          -------------------------------------------------------------------
          Gábor DEÁK JAHN -- Budapest, Hungario
          E-letero: djg@...
        • Andrej Grigorjevskij
          Saluton, ... Korekte, cxar tio neniel helpus. ... Formale tio ne estas viruso, tial kontrauxvirusiloj la programon ne trovas - aux ne kapablis trovi gxis
          Message 4 of 9 , Dec 10, 2009
          • 0 Attachment
            Saluton,

            Mikaelo Porovin skribis:

            > Antaux nelonge en mia komputilo aperis truda reklamo. Post cxiuj kelkaj
            > minutoj malfermigxis fenestro fermebla nur per Ctrl+Alt+Del. La programo
            > proponis sendi sms-on por malaktivigi gxin aux spekti la reklamon ankoraux
            > 999, 998 ktp fojojn... Tion mi certe ne faris. ;-)
            >

            Korekte, cxar tio neniel helpus.

            > Mi kontrolis cxion per mia kontrauxvirusa programo (cxiutage renovigata)
            > kaj per kontrauxreklama programo. Tio ne helpis, kaj mi devis finfine
            > reinstali Vindozon. (Cetere, eble tio ne estis viruso laux la kutima
            > difino.)
            >

            Formale tio ne estas viruso, tial kontrauxvirusiloj la programon ne trovas -
            aux ne kapablis trovi gxis antauxnelonge. Tio koncernas cxiujn menciitajn en
            la antauxaj respondoj. En la reto eblas trovi menciojn, ke nur DrWeb
            kapablas, uzata kiel "viva KD" (liveCD).

            Pli pri la fiprogramo vi povas legi cxi tie:
            http://news.drweb.com/show/?i=304&c=5&lng=ru (estas versioj en EN, DE kaj
            FR - oni sxangxu la indikon fine de la ligilo).

            Sube de la teksto estas generilo de la malblokiga kodo.

            > Cxio cxi instigis min refresxigi miajn scion pri kontrauxvirusaj
            > programoj. Sed la sutuacio en interretaj ranglistoj de ili estas komplika.
            > Cxu vi povas konsili programon, kiu sendube estas unu el la plej bonaj? Se
            > la demando estas malfacile respondebla, eble ni simple vocxdonu. Mi pretas
            > ricevi privatajn retmesagxojn kaj poste resumi rezultojn.
            >

            Propra kapo :-).

            Sed entute por mi mem la plej tauxga estas Kaspersky. Gxi neniam deklaras
            nevirusajn dosierojn virusoj (kion sxatas fari Avira, Avast! kaj Norton
            Antivirus), ne estas altrudema kiel Microsoft Security Essentials aux Panda.
            Absolute - nur mia persona opinio.

            Tamen por miaj nekomputistaj konatoj, kiuj petas konsilon pri
            kontrauxvirusiloj, mi lastatempe rekomendas Avast! - pro la senpageco kaj
            multlingva interfaco. Des pli, ke nekomputilistoj kutime ne havas diversajn
            nekutimajn programetojn, kiuj erarigas Avast!-on en mia komputilo.

            Amike,
            Andrej
          • Mihxail Povorin
            Karaj samideanoj! Dankon pro viaj konsiloj. Mi decidis provi Antivir kiel duan (aldonan) kontrauxvirusan programon. ... Mi auxdis de konata programisto tute
            Message 5 of 9 , Dec 10, 2009
            • 0 Attachment
              Karaj samideanoj!

              Dankon pro viaj konsiloj. Mi decidis provi "Antivir" kiel duan (aldonan) kontrauxvirusan programon.

              11.12.09, 09:04, "Andrej Grigorjevskij" <grigorjevskij@...>:

              > Sed entute por mi mem la plej tauxga estas Kaspersky. Gxi neniam deklaras
              > nevirusajn dosierojn virusoj

              Mi auxdis de konata programisto tute malan opinion: gxi ofte funkcias laux la principo "Se vi havas trancxilon, vi estas murdisto" (= mise "akuzas" kelkajn programojn). Kaj mi mem, verdire, trovis gxin antauxe iom truda. Tamen tio estis eble antaux du jaroj kaj ecx pli.

              Samideane, Mikaelo Povorin.
            • DE�K JAHN, G�bor
              On Fri, 11 Dec 2009 10:40:35 +0300, Mihxail Povorin wrote: Mihxail, ... Nepre ne uzu du samtempe. Por porokazaj kontroloj, eblas, sed neniam funkciu du
              Message 6 of 9 , Dec 11, 2009
              • 0 Attachment
                On Fri, 11 Dec 2009 10:40:35 +0300, Mihxail Povorin wrote:

                Mihxail,

                > Dankon pro viaj konsiloj. Mi decidis provi "Antivir" kiel duan
                > (aldonan) kontrauxvirusan programon.

                Nepre ne uzu du samtempe. Por porokazaj kontroloj, eblas, sed neniam funkciu du samtempe, tio nur kauzas problemojn.

                Kaj ankau sciu, ke *post* infektigho, tiuj programoj jam ne plu helpas. Baza principo estas ke oni neniam kontrolu infektitan sistemon el tiu sistemo mem. En tiu kazo, nur eksteraj solvoj kiel Dr. Web uzeblas.

                Kaj se temas pri unuopaj suspektindaj dosieroj, uzu la servojn de www.virustotal.com. Ili kontrolos ghin samptempe per dudeko da programoj (inter ili ankau ne vere konataj kaj ne vere findindaj, do unu-du avertoj de tiuj ne nepre signifas problemon; same kiel che via propra komputilo, atentu pri la opinio de fidindaj programoj kiel ja jam menciitaj NOD, Avast, AVG, Avira, eble jes, Kaspersky).

                Ghis,
                Gábor

                -------------------------------------------------------------------
                Gábor DEÁK JAHN -- Budapest, Hungario
                E-letero: djg@...
              • Andrej Grigorjevskij
                ... La kontraŭvirusaj programoj ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiutage. Foje tiuj ŝanĝoj estas katastrofaj, kiel antaŭ kelkaj tagoj okazis pri fuŝa renovigo de
                Message 7 of 9 , Dec 11, 2009
                • 0 Attachment
                  Mihxail Povorin:

                  > Mi auxdis de konata programisto tute malan opinion: gxi ofte funkcias
                  > laux la principo "Se vi havas trancxilon, vi estas murdisto" (= mise
                  > "akuzas" kelkajn programojn). Kaj mi mem, verdire, trovis gxin antauxe iom
                  > truda. Tamen tio estis eble antaux du jaroj kaj ecx pli.
                  >

                  La kontraŭvirusaj programoj ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiutage. Foje tiuj ŝanĝoj estas
                  katastrofaj, kiel antaŭ kelkaj tagoj okazis pri fuŝa renovigo de Avast!
                  Antaŭe similajn paneojn havis aliaj. Tamen se oni juĝus la hodiaŭan staton
                  de ajna programo laŭ iama paneo, tio estus misjuĝo.

                  Kio koncernas trudemecon de Kaspersky, do, tio estas vero, se instali ĝin
                  kun rekomendataj agordoj. Feliĉe, diference de PLIMULTO de aliaj
                  kontraŭvirusaj programoj, en ĝi ĉio estas agordebla. Tio ne estas avantaĝo
                  por nespertuloj, tamen por mi tio estas decida momento.

                  Mi regule testas diversajn kontraŭvirusilojn (ĉefe pro scivolemo) kaj laŭ la
                  agordebleco mi rangigus la konatajn al mi tiel:
                  de unu flanko MS Essentials kun tute neniuj agordoj - de la kontraŭa flanko
                  Kaspersky. Ĉiuj ceteraj meze.

                  Kio koncernas kaptadon de novaj virusoj, tion ĉiuj programoj lernas relative
                  rapide.

                  Amike,
                  Andrej
                • Joop Eggen
                  Kion vi ĉiuj opinias pri Secunia PS? Ĝi fakte estas programo kiu tenas ĉiujn programojn flikitajn pri sekurecvundeblon, kaj peras ĝisdatigojn. Mi nur ne
                  Message 8 of 9 , Dec 11, 2009
                  • 0 Attachment
                    Kion vi ĉiuj opinias pri Secunia PS? Ĝi fakte estas programo kiu tenas ĉiujn programojn flikitajn pri sekurecvundeblon, kaj peras ĝisdatigojn. Mi nur ne scias, ĉu la firmao Secunia longdaŭre sukcesos. Mi esperantigis la programon, pro tio la intereso.
                    Joop












                    __________________________________________________
                    Do You Yahoo!?
                    Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen herausragenden Schutz gegen Massenmails.
                    http://mail.yahoo.com

                    [Non-text portions of this message have been removed]
                  Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.