Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Demando pri HTML-formularoj

Expand Messages
  • Tim Morley
    Saluton. Ĉu eblas krei ion, kio aŭtomate enmetas iun tekston en formularo sur alia paĝo kaj tuj sendi la foran formularon? Mi donos ekzemplon. Mi volas
    Message 1 of 4 , Oct 15, 2009
    • 0 Attachment
      Saluton.

      Ĉu eblas krei ion, kio aŭtomate enmetas iun tekston en formularo sur
      alia paĝo kaj tuj sendi la foran formularon? Mi donos ekzemplon.

      Mi volas sendi grupon de homoj al iu retpaĝo, kiu enhavas tiun ĉi
      formularon:
      <form name="frmprom" action="promocode-exist-check.asp" method="post"
      onsubmit="return check_Form(this)">
      <table border="0">
      <tr><td class="A4" height="50" colspan="2">
      <div align="center" class="style31">Enter Your promotional
      code<br><br>
      <input type="text" name="promocode"><br><br>
      <input type="submit" value="Submit">
      </div>
      </td></tr>
      </table>
      </form>
      Sed ĉiu homo, kiun mi sendas al la paĝo normale devus entajpi la
      saman rabatkodon en la formularo kaj klaki la "submit"-butonon.
      Mi volas plifaciligi la aferon per iu ligilo sur mia propra retejo,
      kiu aŭtomate sendus la rabatkodon, kvazaŭ ĝi estus entajpita de la
      uzanto.
      Ĉu tio eblas? Antaŭdankon pro via helpo.

      Tim

      PS Dankon al ĉiuj, kiuj respondis al mia antaŭ demando pri
      kuntradukaj sistemoj. Mi intencas mallonge raporti pri la afero al la
      listo venontsemajne.

      [Non-text portions of this message have been removed]
    • Ary Borenszweig
      Mi kredas ke vi povas fari tion per javascript. Ekzemple: http://viapagxo.com/formularo.asp#rabatkodo Poste en via pagxo vi havas:
      Message 2 of 4 , Oct 15, 2009
      • 0 Attachment
        Mi kredas ke vi povas fari tion per javascript. Ekzemple:
        http://viapagxo.com/formularo.asp#rabatkodo

        Poste en via pagxo vi havas:

        <body onload="kopii_rabatkodon()">

        kaj:

        <script>
        function kopii_rabatkodon() {
        var pagxo = window.location;
        var ajxo = pagxo.lastIndexOf('#');
        if (ajxo != -1) {
        var kodo = pagxo.substring(ajxo + 1);
        document.getElementById("promocode").value = kodo;
        }
        }
        </script>

        kaj vi devas aldoni id="promocode" al via "input".

        Cxu tion vi volas fari?

        2009/10/15 Tim Morley <t_morley@...>

        >
        >
        > Saluton.
        >
        > Ĉu eblas krei ion, kio aŭtomate enmetas iun tekston en formularo sur
        > alia paĝo kaj tuj sendi la foran formularon? Mi donos ekzemplon.
        >
        > Mi volas sendi grupon de homoj al iu retpaĝo, kiu enhavas tiun ĉi
        > formularon:
        > <form name="frmprom" action="promocode-exist-check.asp" method="post"
        > onsubmit="return check_Form(this)">
        > <table border="0">
        > <tr><td class="A4" height="50" colspan="2">
        > <div align="center" class="style31">Enter Your promotional
        > code<br><br>
        > <input type="text" name="promocode"><br><br>
        > <input type="submit" value="Submit">
        > </div>
        > </td></tr>
        > </table>
        > </form>
        > Sed ĉiu homo, kiun mi sendas al la paĝo normale devus entajpi la
        > saman rabatkodon en la formularo kaj klaki la "submit"-butonon.
        > Mi volas plifaciligi la aferon per iu ligilo sur mia propra retejo,
        > kiu aŭtomate sendus la rabatkodon, kvazaŭ ĝi estus entajpita de la
        > uzanto.
        > Ĉu tio eblas? Antaŭdankon pro via helpo.
        >
        > Tim
        >
        > PS Dankon al ĉiuj, kiuj respondis al mia antaŭ demando pri
        > kuntradukaj sistemoj. Mi intencas mallonge raporti pri la afero al la
        > listo venontsemajne.
        >
        > [Non-text portions of this message have been removed]
        >
        >
        >


        [Non-text portions of this message have been removed]
      • Andrej Grigorjevskij
        Saluton, ... Eblas, se la sekurecaj agordoj de la fora formularo tion permesas. Via formularo devus elvoki la adreson de la fora formularo kaj alglui al la
        Message 3 of 4 , Oct 16, 2009
        • 0 Attachment
          Saluton,

          Tim Morley" skribis:

          > Ĉu eblas krei ion, kio aŭtomate enmetas iun tekston en formularo sur
          > alia paĝo kaj tuj sendi la foran formularon? Mi donos ekzemplon.

          Eblas, se la sekurecaj agordoj de la fora formularo tion permesas. Via
          formularo devus elvoki la adreson de la fora formularo kaj alglui al la
          URL-o la bezonatajn valorojn.

          Ekz. la adreso de la fora formularo estas www.fora_retejo/formularo.asp Do,
          via formularo devus voki al la adreso
          www.fora_retejo/formularo.asp?iuvaloro=indikita_valoro&pliavaloro=alia_indikita_valoro.

          La nomoj de la valoroj devus esti prenitaj el la fora formularo.

          Amike,
          Andrej
        • Joop Eggen
          Vi povas fari kopion de la ekstera formularo nur kun input type=hidden kaj nekompletaj datumoj. Tiu formularo de ne videblas. Per ligo a href=(ekstera ligo)
          Message 4 of 4 , Oct 16, 2009
          • 0 Attachment
            Vi povas fari kopion de la ekstera formularo nur kun input type=hidden kaj nekompletaj datumoj. Tiu formularo de ne videblas. Per ligo a href=(ekstera ligo) onclick=viafrm.submit() vi tiam por ne-Javaskriptuloj havas la ligon, por la Javaskriptuloj vi liveras nekompletan formularon. Mi esperas ke nekompleta forumaro estas resendata kun konservo de la jam plenigitaj kampoj. Tamen probable kun erarmesaĝo.
            Unu kondiĉo estas ke la retejo ne preventas tion per kuketo sur ilia formularpaĝo.
            Joop





            [Non-text portions of this message have been removed]
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.