Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Esperantigitaj tiparoj

Expand Messages
  • Bert Schumann
    Kiu respondas, tiu bonvolu nepre sendi kopion al Pierre Jagueneau kiu ne membras en ĉi tiu grupo Estimataj, Por beligi tekston
    Message 1 of 2 , Sep 3 3:13 AM
    • 0 Attachment
      Kiu respondas, tiu bonvolu nepre sendi kopion al
      Pierre Jagueneau <pierre.jagueneau@...>
      kiu ne membras en ĉi tiu grupo


      Estimataj,

      Por beligi tekston aŭ raportaĵon, mi ofte uzas nekutimajn tiparojn.
      Bedaŭrinde, okazas fuŝaĵo, kiam la uzita tiparo ne kongruas kun unikodo.
      La ĉapelitaj literoj ne aperas.
      Mi trovis kelkajn taŭgajn tiparojn, kiuj entenas niajn strangajn literojn :
      - Arial
      - Times new roman
      ktp.

      Bedaŭrinde, tiuj ne kontentigas min.
      Ĉu iu jam listigis tiajn tiparojn ?

      Antaŭdankon.
      Pierre Jagueneau <pierre.jagueneau@...>
    • DEÁK JAHN, Gábor
      On Thu, 3 Sep 2009 12:13:48 +0200, Bert Schumann wrote: Bert, ... La afero facile solveblas uzante specialan programon por konverti kaj chapeligi literarojn.
      Message 2 of 2 , Sep 3 4:12 AM
      • 0 Attachment
        On Thu, 3 Sep 2009 12:13:48 +0200, Bert Schumann wrote:

        Bert,

        > Cu iu jam listigis tiajn tiparojn?

        La afero facile solveblas uzante specialan programon por konverti kaj chapeligi literarojn. Mi verkis tute automatan programon por tiu chi celo (lau mia kono, ghi estas la unusola tia programo en la merkato). Ghi estas komerca programo, sed en malgranda kvalito mi volonte konvertas kelkajn fajlojn se iu volas havi ilin. Tamen notu, ke la programo verkighis por presejaj celoj, do akceptas nur PostScript Type 1 kaj kreas nur Open Type/CFF formaton. True Type pro kvalitaj kialoj ne estas kaj neniam estos inter la formatoj.

        Aldone, kelkaj sistemaj tiparoj ja enhavas la unikodan gamon, krom la menciitaj ankau Calibri, Comic Sans MS, Franklin Gothic, Georgia, diversaj Lucida, Palatino Linotype, diversaj Segoe, Tahoma, Trebuchet MS, Verdana. Aliaj operaciaj sistemoj tutcerte havas siajn proprajn kutimajn literpitojn.

        Ghis,
        G�bor

        -------------------------------------------------------------------
        DE�K JAHN, G�bor -- Budapest, Hungario
        E-letero: djg@...
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.