Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Lerni Eon Ludante - nova projekto

Expand Messages
  • Hokan LUNDBERG
    saluton! ... la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante - tion skribis Zamenhof en la Una Libro, kvazaŭ li jam tiam
    Message 1 of 1 , Jun 26, 2009
    • 0 Attachment
      saluton!
      "... la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante" - tion skribis Zamenhof en la Una Libro, kvazaŭ li jam tiam antaŭvidis ke 100 jarojn poste preskaŭ ĉiuj junuloj ŝatos komputilludojn :-).

      - kiuj lingvolernigaj komputilludoj ekzistas hodiaŭ?

      - kiajn/kiujn komputilludojn (kun malferma kodo) eblus/indus modifi por aldoni Eo-lernigajn elementojn? kaj kiel fari tion?

      - ĉu realisme krei Eo-lernigajn komputilludojn sen granda buĝeto?

      i.a. tiujn demandojn provos respondi nova projekto - "Lerni Eon Ludante".

      legu pli en http://vikio.ikso.net/Projektoj/LerniEonLudante

      bonege se pluraj pedagogoj/instruistoj, programistoj kaj komputilludantoj ŝatus aliĝi al la cerbumado pri la tute nova projekto!

      invite,
      Hokan

      ps. malkovru ankaŭ http://www.liberafolio.org/2009/multlingva-brosuro-proponas-malkovri-esperanton/ :-)

      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.