Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: Lingvistik-softvarista renkontejo dum UK-2008

Expand Messages
  • indriko
    ... La supra renkontigxo tre interesas min, sed bedauxrinde mi ne estos en Roterdamo. Mi ankoraux plibonigadas miajn programojn, sed mi ne havas propran
    Message 1 of 2 , May 22 1:44 AM
      > Por tiuj, kiuj mem verkis programojn por (duon)automate prilabori E-
      > tekstojn, funkcios speciala renkontejo dum la UK en Roterdamo. Tie,
      > malgranda salono kun projekciilo por montri kaj inter kolegoj testi
      > novajn kreajhojn estas aranghita marde la 22-an (posttagmeze) kaj
      > vendrede la 25-an (antautagmeze). Krome funkcios informbudo en la
      > kongreshalo.

      La supra renkontigxo tre interesas min, sed bedauxrinde mi
      ne estos en Roterdamo.

      Mi ankoraux plibonigadas miajn programojn, sed mi ne havas
      propran hejmpagxon nuntempe. Tial mi jxus alsxutis novan
      version se Simredo 4 (versio 4.3) al la arkivo de cxi tiu
      listo:

      http://tech.groups.yahoo.com/group/programistoj-
      respondas/files/Simredo4/

      Se vi elsxutos la programon, zorgu ke la nomo de la dosiero
      ne farigxu SimInstall.zip . Gxi devas estas SimInstall.jar !
      Simile por la instaliloj de vortaroj.

      Simredo 4 estas Gxava programo. Gxi devas funkcii en
      komputiloj kiuj havas almenaux version 1.4 de Gxava Rultempa
      Medio (JRE 1.4+). Simredo 4 estis testita sub Vindozo 98,
      XP, Vista, Linukso (Ubuntu), kaj Mak OS X.

      La literumilo de la latina estas ankoraux nefinita, tamen
      mi inkluzivis gxin en la arkivon.

      Gxuu

      Klivo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.