Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: R: [programistoj-respondas] Unikoda klavaro Dvorak

Expand Messages
  • Felipe Castro
    Pli pri dvorĵakaj klavaroj (aŭ ĉu dvorakaj klavaroj?): Laŭ Klivo: http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/dvorak.htm La Pejno:
    Message 1 of 12 , Aug 25, 2007
    • 0 Attachment
      Pli pri dvorĵakaj klavaroj (aŭ ĉu dvorakaj klavaroj?):

      Laŭ Klivo:
      http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/dvorak.htm

      La Pejno:
      http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_dvorak.htm

      Forĵetu vian "qwert"-an aranĝon: ĝi malsanigas vin!

      Helpeme,

      Felipe Castro.


      [Non-text portions of this message have been removed]
    • Bertilo Wennergren
      ... Estu dvorakaj , char la persono, kiu kreis tiun klavaron estis jam delonge Usonigita, kaj chiam skribis sian nomon sen la origina Chehha supersigno super
      Message 2 of 12 , Aug 25, 2007
      • 0 Attachment
        Felipe Castro:

        > Pli pri dvorĵakaj klavaroj (aŭ ĉu dvorakaj klavaroj?):

        Estu "dvorakaj", char la persono, kiu kreis tiun klavaron estis jam
        delonge Usonigita, kaj chiam skribis sian nomon sen la origina Chehha
        supersigno super "r", kaj ankau elparolis ghin ne-Chehhe.

        > Forĵetu vian "qwert"-an aranĝon: ĝi malsanigas vin!

        Mi provis tion antau pluraj jaroj, sed finfine devis reiri al la
        ordinara arangho, char la daura saltado inter dvoraka kaj "qwerty"-a
        klavaro frenezigis min. Bedaurinde oni ne uzas nur sian propran
        komputilon, sed sufiche ofte komputilojn fremdajn, kie praktike
        neniam estas dvoraka klavararangho.

        --
        Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
      • Bert Schumann
        ... Mi instalis mian pelilon sur la komputiloj, kiujn mi regule uzas, en MIA sesio. Per klavar-mallongigo (Alt+Maj+cifero) mi shanghas facile inter Dvorak (por
        Message 3 of 12 , Aug 25, 2007
        • 0 Attachment
          > Mi provis tion antau pluraj jaroj, sed finfine devis reiri al la
          > ordinara arangho, char la daura saltado inter dvoraka kaj "qwerty"-a
          > klavaro frenezigis min. Bedaurinde oni ne uzas nur sian propran
          > komputilon, sed sufiche ofte komputilojn fremdajn, kie praktike
          > neniam estas dvoraka klavararangho.

          Mi instalis mian pelilon sur la komputiloj, kiujn mi regule uzas,
          en MIA sesio. Per klavar-mallongigo (Alt+Maj+cifero) mi shanghas
          facile inter Dvorak (por mi), franca au angla (por aliaj)

          Nun Dvorak-e mi tajpas rapide sed rigardi klavaron,
          por tamen tajpi en Qwerty mi daure rigardas la klavaron.
          Aldone mi lernis uzi muson maldekstre, char per dekstra mano mi skribas.

          Estas malfacile lerni/uzi E-on, se chiuj aliaj ne faras tion.
          Same malfacile estas uzi ne-kutiman klavaron.

          Bert
        • Felipe Castro
          ... Mi eĉ uzas ne la plej komunan dvorakan aranĝon (usonan), sed iun specifan por la portugala lingvo: http://www.tecladobrasileiro.com.br Mi konsentas, ke
          Message 4 of 12 , Aug 27, 2007
          • 0 Attachment
            > Estas malfacile lerni/uzi E-on, se chiuj aliaj ne faras tion.
            > Same malfacile estas uzi ne-kutiman klavaron.

            > Bert


            Mi eĉ uzas ne la plej komunan dvorakan aranĝon (usonan), sed iun specifan
            por la portugala lingvo:

            http://www.tecladobrasileiro.com.br

            Mi konsentas, ke nur hejme kaj en mia laborejo mi sukcesas komforte tajpi
            kun tiu brazila aranĝo. Tamen, mi ordinare ne bezonas uzi komputilon en la
            ceteraj lokoj. Kiam mi bezonas, tiam mi nur tajpas mallongegajn tekstojn.

            Vere, ankoraŭ estas malfacila decido... malgaje. :-(

            Felipe Castro.


            [Non-text portions of this message have been removed]
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.