Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

chiun 2an horon diskonektighas la reto

Expand Messages
  • Kontakto.info
    Saluton, mi havas ghenan okazon en mia komputilo post reinstalado de la sistemo. Ch. post chiu 2 horoj, mia retkonekto disighas kaj mi devas restarti la
    Message 1 of 1 , Aug 19, 2007
    • 0 Attachment
      Saluton,

      mi havas ghenan okazon en mia komputilo post reinstalado de la sistemo.

      Ch. post chiu 2 horoj, mia retkonekto disighas kaj mi devas restarti la
      komputilon por ree esti konektita, char ghi ne sukcesas sen tio.

      Okazas tiel / la situacio jenas:
      mi havas Bitdefender kiun mi reguligis al severa protektado chiusenca.
      Ankau antau la reinstalado de la sistemo mi havis ghin, sed neniam tiun
      problemon:
      pasas 2 horoj laborante en la komputilo rete konektita, kaj ghuste mi
      estas faranta ion rete kiam disighas la retkonekto.

      Se mi volas rekonekti ghin, ghi klopodas, sed ne sukcesas.
      Do, mi devas restarti la komputilon, lasante la retkonekton "konektita"
      (tio signifas ke restartinte ghi tuj estos konektita al la reto.
      Kaj tion mi ne tro shatas ekfunkciigi ghin tiel char eble dum la
      komencaj minutoj Bitdefender ne jam estas malfermita kiam la reta
      konekto jam farighis.

      Mi pensas ke la problemo venas de Bitdefender, sed mi ne scias kie
      reguligi ghin por ke (se estas pro ghi) la konekto ne rompighu kaj povu
      rekonekti post 2 horoj,
      kiam vershajne okazas renovigo de la IPadreso (sed chiam mi havas la
      saman ekde monatoj)

      Mi havas kablan retaliron.

      Mi havas ankau zonealarm pro kiu raportas al mi pri pluraj gravaj
      enirklopodoj kiujn ghi malebligis.

      Chu iu havas ideon kio okazas?

      Dankon,
      Stefano

      .......
      .
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.