Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Invito al DrupalCon, Barcelona, 19-22.09.2007

Expand Messages
  • Steve Cobb
    Mi ne scias, kiom samas la membraro de la du dissendlistoj. Unu novajxo: DrupalCon kostos 50 EUR, do versxajne haveblos iom pli a subtenado. _____ From: Steve
    Message 1 of 1 , Aug 5, 2007
    • 0 Attachment
      Mi ne scias, kiom samas la membraro de la du dissendlistoj. Unu novajxo:
      DrupalCon kostos 50 EUR, do versxajne haveblos iom pli a subtenado.



      _____

      From: Steve Cobb [mailto:simplulo@...]
      Sent: Tuesday, July 31, 2007 11:02 PM
      To: 'ecxei-membroj@yahoogroups.com'
      Cc: 'Peter Bal?z'; 'Hokan LUNDBERG'
      Subject: Invito al DrupalCon, Barcelona, 19-22.09.2007



      Karaj ecxei-membroj!



      La Esperanta traduko de la populara Enhav-Mastruma
      <http://eo.wikipedia.org/wiki/Enhav-mastruma_sistemo> Sistemo (EMS) Drupal
      5 nun haveblas cxe

      http://drupal.org/project/Translations

      Gxi estos bona reklamo por Esperanto, sed pli grave gxi estos povigilo por
      nova generacio de pagxaroj en Virtuala Esperantio. EMS provizas modulojn por
      diversaj tipoj de enhavo, ekzemple pagxoj, forumoj, uzantoj, kaj
      bildoj-framon por fari modernan virtualan bibliotekon aux komunumon. Drupalo
      estas unu el la plej popularaj senpagaj malfermit-kodaj EMSoj.



      Ni baldaux faros "instalprofilon" Esperanto, ke oni povu instali Drupal
      auxtomate en Esperanto kun speciale evoluita hauxto "Esperanto":

      http://drupal.org/project/Installation+profiles

      Iloj kaj forumo trovigxas cxe www.drupalo.org <http://www.drupalo.org/> .



      La sekvanta euxropa konferenco DrupalCon okazos 19-22 de septembro en
      Barcelona, Hispanio:

      <http://barcelona2007.drupalcon.org/> http://barcelona2007.drupalcon.org

      <http://buytaert.net/drupalcon-barcelona>
      http://buytaert.net/drupalcon-barcelona

      Granda temo de la konferenco devas esti Drupal 6, kiu aperos pli-malpli
      samtempe. Kvankam Drupal 5 jam havas multe da subteno por plurlingvaj
      pagxaroj, plurlingveco estas la cxefa temo de Drupal 6.



      Pasintjare partoprenis Chuck Smith <http://drupal.org/user/49023> el
      Usono/Germanio kaj Joan Catala <http://drupal.org/user/81811> el Hispanio.
      Cxi-jare ili revenos jam kiel spertuloj, kaj ni volas sendi kun ili teamon.



      Joan diris, ke partoprenantoj facile trovos logxadon en Barcelona cxe
      samideanoj:

      http://drupalo.org/?q=node/49

      Se iu volas vojagxi por partopreni, ni ofertas po gxis EUR 100 por pagi la
      vojon de gxis 5 homoj. Se pli da 5 volas, ni elektos la 5 plej seriozajn, do
      en via peto nepre priskribu viajn kapablojn, planojn, kaj bezonojn. Korekta
      uzado de la akuzativo ne gravas. Se ekvolos tro multe, eble ni povos trovi
      aliajn fontojn da financado.



      Ni akceptos petojn gxis la fino de auxgusto.



      Bonvoli sendu viajn petojn al

      Petro <petro@...>

      Hokan <hokan@...>

      Steve <simplulo@...>











      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.