Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

1Bonvenon al Programistoj Respondas

Expand Messages
  • indriko@yahoo.com
    Sep 26, 2001
    • 0 Attachment
      Saluton,

      Mi (Klivo) estas Kanadana programisto, kiu dum sep jaroj
      loghas en Tokio. Miaj shatokupoj estas Esperanto, Irlanda
      dancado, kaj kreado de hejmpaghoj kaj programoj.

      La nombro da Esperantistoj kiuj esploras interreton daure
      kreskas. Sendube, la plejo ne estas profesiaj komputilistoj.
      Mi esperas ke chi tiu listo farighos utila fonto de konsiloj
      por neprofesiuloj.

      Kaj mi ankau esperas ke ghi instigos kunlaboron inter
      spertuloj.

      Chion bonan,

      Klivo