Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

1836Google-konto kun duoble sekura ensaluto

Expand Messages
  • Bert Ŝuman
    Mar 27, 2014
    • 0 Attachment
      Dankon por la rekomendo, jen bona klarigo: https://www.google.com/landing/2step/
      Por ensaluti en fremda komputilo, post tajpo de pasvorto, oni ricevas mesaĝeton (sms) kun tajpenda kodo kiel dua kontrolo.
      Sian hejman aŭ laborejan komputilon oni deklaras "sekura" kaj tiel faras la duoblan kontrolon nur 1 fojon.
      Bert

      2014-03-27 10:53 GMT+01:00 <t_morley@...>:


      Estas bedaŭrinda temporaba afero, kiam oni forŝtelas interretan konton tiel.  :(  Pasintjare oni ial blokis mian blogon ĉe WordPress.com, kaj dum kelkaj tagoj mi tute ne sciis kial, nek ĉu mi iam rajtos rehavi ĝin. Feliĉe la bloko daŭris nur kelkajn tagojn, sed dum tiu tempo mi ne ricevis ajnan novaĵon.

      Jen du rilataj konsiletoj, por eviti ripeton de tiu malagrabla sperto:
       — uzu la "two-factor authentication" (t.e. duoble sekura ensaluto). Se vi havus ĝin antaŭe, oni ne povintus forŝteli vian konton ĉe Google.
       — kaj uzu la Hotmail-konton almenaŭ unufoje ĉiumonate; alikaze ĝi simple malaktiviĝos, kaj vi perdos ankaŭ tion.

      Bonan sekuran daŭrigon!


      Tim






      --
      Salutas Bert SCHUMANN

            P R I N T E M P a S
      intensivaj kursoj kaj internaciaj KER-ekzamenoj
           de 26. aprilo ĝis 4. majo 2014
      vidi rete => gresillon.org/printempo



      .

      .

      .

      .