Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

1831RE: [programistoj-respondas] Blokita Google-konto

Expand Messages
  • Roland Rotsaert
    Mar 17, 2014
    • 0 Attachment
      Ĉu vi ne ricevis iun tujan reagon dirante ke la mesaĝo estas rifuzita? Tiel estis ĝis antaŭ kelkaj tagoj.
      La menciitan ligon liveras peton por denove enmeti mian pasvorton, sed estas neniu loko por enmeti ĝin. (La saman mi nun vidas ĉiufoje kiam mi deziras uzi iun Google-servon). Se mi denove entajpas en la loko kie ĝi jam estas, venas respondo ke mia konto estas blokita kaj ke mi konsultu la helppaĝon. Tiel oni post pluraj paŝoj alvenas al loko kie eblas klarigi la problemon. Iom post venas la aŭtomata respondo 'ni scias pri la problemo, paciencu'.
      Dum la tago post la blokigo mi dufoje ricevis sms-kodon, sen klarigo sed verŝajne por reaktivigi mian konton, sed mi trovis neniun lokon por enmeti tiun kodon.
      Mi esperu kaj paciencu...
      Roland

      To: programistoj-respondas@yahoogroups.com
      From: bert.schumann@...
      Date: Mon, 17 Mar 2014 16:48:56 +0100
      Subject: Re: [programistoj-respondas] Blokita Google-konto



























      Mi spertas nur ke aliaj homoj havis tiun problemon. Ilia anoncis ke vojaĝas en fora lando kaj urĝe bezonas monhelpon. La monon oni sendu al Wester-Union en tiu lando. La mesaĝon evidente sendis la homo kiuj uzurpis la konton. Tiu kutime sendas al ĉiuj retadresoj trovitaj en la konto.

      Mi jam sendis mesaĝon al via adreso roland.rotsaert ĉe gmail.com, tial la uzurpanto trovus mian kaj skribus al mi. Sed mi NE jam ricevis tiun peton.

      Mi supozas ke vi iris al via Google-konto: https://security.google.com/settings/security/contactinfo?pli=1 por peti helpon

      Bert


      2014-03-16 9:04 GMT+01:00 Roland Rotsaert <roland.rotsaert@...>:
























      Antaŭ deko da tagoj miaj Google-retpoŝto subite estis blokita. Google ne donis kialon, sed verŝajne la antaŭan tagon mi estas malprudenta kaj iu akiris mian pasvorton kaj komencis misuzi la konton.

      Rondirante en la help-paĝoj de Google mi atentigis pri mia problemo kaj revenis kelkaj (duonaŭtomataj) respondoj de Google dirantaj 'ni okupiĝas pri la problemo, paciencu'.
      Ĉu iu havas sperton pri tio? Ĉu mia Google-konto (nur nur retpoŝto, sed ĉiuj aldonaj aferoj: Google Docs, diskutlistoj...) baldaŭ povos refunkcii aŭ ĉu mi eterne devos pacienci kaj prefere tuj rekomencu de nulo kun nova konto?

      Roland Rotsaert



















      --
      Salutas Bert SCHUMANN

      P R I N T E M P a S

      intensivaj kursoj kaj internaciaj KER-ekzamenoj


      de 26. aprilo ĝis 4. majo 2014
      vidi rete => gresillon.org/printempo










      .

      .

      .

      .



















      [Non-text portions of this message have been removed]
    • Show all 4 messages in this topic