Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

1821Instrumaterialoj pri programado per Scratch

Expand Messages
  • Tim Morley
    Feb 17, 2014
    • 0 Attachment
      Por tiuj, kiuj ne jam konas Scratch, temas pri simpla programsistemo por helpi al infanoj (kaj kial ne ankaŭ plenkreskuloj) lerni pri programado. Estas sufiĉe facile krei simplajn ludojn kaj animaciojn per ĝi.

      Ĝi estas senkosta, libera sistemo kun instrumaterialoj libere uzeblaj kaj tradukeblaj.

      Kaj nun mi esperantigis la programan interfacon kaj la gvidlibron "Unuaj Paŝoj".
      http://wiki.scratch.mit.edu/wiki/Scratch_Support_Materials

      Sekvos baldaŭ la "Scratch Cards", kaj poste la helpmaterialoj ĉe la retejo.

      Se vi iam gvidos kurson pri "Programado por Komencantoj", eble kadre de iu venonta kongreso, nun disponeblas rimedo por tio.
      http://scratch.mit.edu/
      (elektu 'Esperanto'n sube de la paĝo)

      Provu!


      Tim




      [Non-text portions of this message have been removed]
    • Show all 2 messages in this topic