Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

1812Arkivado de artikolo - en flash-formato

Expand Messages
  • Szilvási László
    Nov 5, 2013
    • 0 Attachment
      Saluton,

      mi ne vere orientiĝas pri flash-formataj retpaĝaj materialoj, kaj bezonas vian helpon.

      Antaŭnelonge ni retrovis elektronikan version de iu konata hungaria porstudenta magazino Zsiráf, kiu enhavas 4-paĝan, grandan intervjuon kun mi. La numero ne estas nova, sed tio nun ne gravas.

      Temas pri http://ipaper.ipapercms.dk/2zsirfKft/Zsiraf/zs2011apr/?Page=40 (vidu paĝojn 40-41-42-43)

      Nia gazetara servo kolektadas la aperintajn gazetartikolojn, radio- kaj TV-elsendojn, kaj ni deponas kopion pri ili por ebligi ilian legeblon/videblon en niaj retpaĝoj eĉ se la originala materialo ne plu estas rete atingebla.

      La supra magazino estas hungara, tamen la retejo estas dana, kaj mi ne certas, kiom longe la dana firmao gardos la malnovajn numerojn en sia retejo.

      Mi do bezonas iun solvon arkivigi la supran numeron de la gazeto, sed miaj fakaj konoj estas nesufiĉaj. Se mi bone komprenas, la gazetan enhavon oni havas en iu swf-dosiero, kaj en la retpaĝo oni devas lokigi iun flash-ludan objekton simile kiel tio kazas ĉe jutubaj filmetoj. - Sed tio estas nur mia imago, eble ĝi estas tute fuŝa.

      Resume do, mi estus danka pro helpo solvi la arkivadon de tiu gazetnumero (aŭ artikolo).


      Szilvási László



      .
    • Show all 4 messages in this topic