Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

1811elektolibereco

Expand Messages
  • Johan Derks
    Nov 2, 2013
    • 0 Attachment
      
      Mi jam delonge pensas pri la oportuneco de dighita (sub)programo, kiu ebligas kiel parto de pli grandaj programoj, kiuj ebligas plenigi alighilojn, doni al la uzulo elekti inter sinprezento kiel enloghanto de lando en uj-formo au en i-formo. Tio devas esti relative facila, sed ghis nun mi ne prenis tempon por mem produkti ghin. Eble ankau mi subtaksas la malfacilecon de kreado de tia sub-programo.
      Russ Williams avertis min, ke ekzistas tiom da programlingvoj, ke ne eblas fari unu subprogramon.
      Tamen mi shatus produkti la logikan bazon por tia sub-programo.
       
      Chu vi opinias, ke tio estas ebla kaj utila por programistoj de retpagharoj?
      Chu vi povas sugesti al mi en kiu programlingvo mi kreu ghin ? (Mi havas sufichan sperton pri html-javascript-php kaj VBA.)
      Eble iu el vi ech povas kontaktigi min kun programisto de retpagharo kiu jam nun pretas doni elektoliberecon al la uzulo.
       
      Antaudankon,
       
      Johan Derks